This page is a translated version of a page Commons:Licensing and the translation is 52% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Licensing and have to be approved by a translation administrator.
Outdated translations are marked like this.

Shortcuts: COM:L • COM:LICENSE

Tiu ĉi paĝo ofertas nejuristan priskribon de komplikaj kopirajtaj leĝoj per gvidilo bazita sur ekzemploj. Ĝi strebas helpi al alŝutantoj decidi ĉu bildo aŭ alia media formato estas akceptebla por Vikimedia Komunejo. Se vi estas reuzanto serĉanta informojn pri tio kiamaniere uzi enhavon de Komunejo en via propra verko, vidu Commons:Reuzo de la enhavo ekster Vikimedio.

Vikimedia Komunejo akceptas nur liberan enhavon, kio signifas bildojn kaj aliajn mediajn dosierojn kiuj ne estas subjekto de kopirajtaj restriktoj kiuj povus malebligi ilian uzon de kiu ajn, kiam ajn, por ajnaj celoj. La uzo povas ankaŭ esti restriktita de aferoj, kiuj ne rilatas al kopirajto, vidu Commons:Non-copyright restrictions kaj la licenco povas peti kelkajn apartajn rimedojn. Krome ekzistas materialo, kies kopirajta protektado povas esti malvalidigita en unu lando dum ĝi daŭre validas en la alia. Kelkaj tiuj detaloj estas klarigataj sube. Vikimedia Komunejo provas certiĝi ke kiaj ajn restriktoj estas menciitaj en la priskribo-paĝo de la dosiero; tamen, estas respondeco de reuzantoj certiĝi ke uzo de aparta dosiero estas laŭlicenca kaj laŭleĝa.

Vikimedia Komunejo akceptas nur dosierojn

Vikimedia Komunejo ne akceptas justan uzon: vidu Commons:Justa uzo. Ankaŭ dosieroj licencitaj kiel nekomerce (kiel CC BY-NC-SA) ne estas akcepteblaj.

La licenco, kiu efikas al bildo aŭ plurmedia dosiero devas esti klare indikita ĉe la dosiera priskribo-paĝo uzante kopirajtan markon. Ĉiuj informoj postulataj de la licenco devas esti en la priskribo-paĝo. La informoj en la priskribo-paĝo devus esti sufiĉaj por permesi al aliaj verigon de la stato de la licenco. Tio estus plej bone fari tuj en la resuma kampo en la alŝuto-formularo.

Se vi petas permeson de posedanto de kopirajto, bonvolu uzi retpoŝtajn ŝablonojn sendi ĝin per VRT.

Rapida, sed ne tute preciza enkonduko

Akcepteblaj licencoj

Kopirajta licenco estas formala permesilo kiu diras kiu rajtas uzi kopirajtitan verkon kaj kiel oni povas uzi ĝin. Licenco povas nur esti liverata de posedanto de kopirajto, kiu kutime estas la aŭtoro (fotografisto, pentristo aŭ simile).

 
Tiu ĉi kartuno klarigas kial Komunejo ne akceptas "nekomercajn" licencojn. Klaku por vidi plengrandan bildon.

Ĉiu kopirajtita materialo ĉe Komunejo (tiu kiu ne estas en publika havaĵo) devas esti licencigita per libera licenco kiu specife kaj nerevokeble permesas al ĉiu uzi la materialon por ajna celo; simple skribite ke "la materialo povas esti libere uzebla de ajna persono" aŭ simile ne sufiĉas. Konkrete la licenco devas plenumi jenajn kondiĉojn:

  • Republikigo kaj distrubuado devas esti permesita.
  • Publikigo de modifitaj verkoj devas esti permesita.
  • Komerca uzo de la verko devas esti permesita.
  • La licenco devas esti eterna kaj nerevokebla
  • Mencio de ĉiuj aŭtoroj/kontribuantoj de verko povas esti postulata.
  • Publikigo de modifita verko per la sama licenco povas esti postulata.
  • Por cifereca distribuo, uzu malfermitajn formatojn de dosieroj sen cifereca administrado de malpermesoj (DRM) povas esti postulata.

Foje, aŭtoroj deziras liberigi malpli kvalitan version aŭ version kun pli malgranda distingibo de bildo aŭ video sub libera licenco, aplikante pli striktaj kondiĉojn al pli kvalitaj versioj. Estas neklare ĉu tia distingo estas laŭleĝe plenumebla, sed politiko de Wikimedia Commons respektas intencojn de la kopirajta posendanto kaj tial enhavas nur la malpli kvalitan version.

Jenaj malpermesoj ne devas esti aplikataj al bildo aŭ alia plurmedia dosiero:

  • Uzo nur de Vikimedio.
  • Nekomerca, eduka, persona aŭ redakcia uzo nur.
  • Uzo nur sub justa uzo.
  • Sciigo de la kreinto postulata, prefere ol petata, por ĉiuj aŭ kelkaj el la uzoj.

Ekzemple jenaj aferoj ne estas permesitaj:

  • Ekrankopioj de programoj kiuj mem ne estas sub libera licenco. Tamen, ekrankopioj de programo sub GPL aŭ simila liberprogramara licenco estas konsiderataj esti bonaj. Vidu Commons:Screenshots.
  • Ekrankopioj de TV/DVD/videoludoj. Vidu Commons:Screenshots.
  • Skanaĵoj aŭ fotoj de kopirajtita verko, specife libroŝeloj, ŝeloj de albumoj/KD-oj, ktp. Vidu Commons:Derivative works.
  • Kopirajtitaj simboloj, logoj, ktp. (Ne konfuzu kun registritaj markoj.)
  • Modeloj, maskoj, ludiloj kaj aliaj objektoj kiuj reprezentas kopirajtitan verkon, kiel komiksaj aŭ filmaj personoj sendepende de ĝia rolo. Vidu Commons:Derivative works.

Komunejo ankaŭ permesas verkojn kiuj ne estas protektataj per kopirajto (i.a. veroj en publika havaĵo). Bonvolu legi la sekcion pri publika havaĵo sube.

Por klarigo de motivo de tiu ĉi licenciga politiko, vidu Commons:Licensing/Justifications/eo.

Plurlicencigo

 
Tiu ĉi kartuno montras utilecon de enpreno de licenco Krea Komunaĵo. Klaku por vidi plengrandan bildon.

Vi povas oferti tiel multe da licencoj por dosiero kiel multe vi volas ĝis kiam almenaŭ unu de ili plenumas kondiĉojn por liberaj licencoj menciitaj supre. Ekzemple dosieroj sub "nekomercaj" licencoj bonas nur se ili estas samtempe publikigitaj sub libera licenco kiu permesas komercan uzon.

Plurlicencigo kun restriktivaj licencoj povas esti dezirataj por kongruo kun licencigan sĥemon de alia projekto; plurlicencigo permesas al homoj kiuj kreas modifitan verkon publikigi la verkon nur sub restriktiva licenco se ili volas — tio donas al kreantoj de modifitaj verkoj pli da libereco konsiderante kiun licencon ili rajtas uzi por ilia verko. Vidu Commons:Plurlicencigo

Bone konataj licencoj

Shortcut

Jenaj bone konataj licencoj estas preferataj por materialoj en Komunejo:

Summary of Creative Commons licenses on Wikimedia Commons
Creative Commons license icons and names Abbreviations & versions OK here? Notes
 
Public Domain Mark
Public domain
CC Public Domain Mark 1.0   Generally OK Often found on Flickr images, and considered to be freely licensed in most circumstances. - see Public Domain section below
 
CC0 Button
Zero Public Domain, "No Rights Reserved"
CC0   OK
 
CC BY Button
Attribution
CC BY (1.0 2.0 2.5 3.0 4.0)‎   OK
 
CC BY-SA Button
Attribution-ShareAlike
CC BY-SA (1.0 2.0 2.5 3.0 4.0)‎   OK
 
CC BY-NC Button
Attribution-NonCommercial
CC BY-NC (1.0 2.0 2.5 3.0 4.0)‎   Not OK
 
CC BY-NC-ND Button
Attribution-NonCommercial-NoDerivs
CC BY-NC-ND (1.0 2.0 2.5 3.0 4.0)‎   Not OK
 
CC BY-NC-SA Button
Attribution-NonCommercial-ShareAlike
CC BY-NC-SA (1.0 2.0 2.5 3.0 4.0)‎   Not OK
 
CC BY-ND Button
Attribution-NoDerivs
CC BY-ND (1.0 2.0 2.5 3.0 4.0)‎   Not OK
Notes on the symbols
  "BY"
This icon means that the image license requires attribution, as such an image is created "BY" a certain person ("BY" is not an acronym in this case).
  SA
This icon is for "Share Alike". It means that others may create derivative works but should publish their contributions under the same or compatible license as the original.
  NC
This icon refers to a "Non-Commercial" license (not allowed on Commons)
  ND
This icon refers to a "No-Derivatives" license (not allowed on Commons)

See Commons:Copyright tags for more licenses.

Forbidden licenses

Verkoj, kiuj ne estas eldonitaj sub licenco laŭ kondiĉoj de Difino de Liberkultura Verko estas eksplicite malpermesataj. Vidu komunuman rezolucion pri licencigo por pli da informoj.

Kelkaj ekzemploj de licencoj, kutime troveblaj en Interreto, sed malpermesitaj ĉe Komunejo, inkludas:

  • Krea Komunaĵo Nekomerce (-NC) licencoj
  • Krea Komunaĵo Nemodifite (-ND) licencoj
  • Nelicencigita materialo nur uzebla per justa uzo aŭ aliaj similaj leĝaj esceptoj (vidu sube la kialon)

Nepermesitaj licencoj povas esti uzataj en Komunejo nur se la verko estas plurlicencigita per almenaŭ unu permesita licenco.

If an image is not OK, consider asking the author to release their work under a free license such as CC BY (Creative Commons Attribution license), or CC BY-SA (Creative Commons Attribution-ShareAlike).

GNU Free Documentation License

GNU Free Documentation License (GFDL) ne estas praktika por plej multaj enhavoj, speciale por presataj medioj, ĉar ĝi bezonas ke ili estu printitaj kune kun la tuta teksto de la licenco. Tial estas preferata publikigo de verko kun duobla licenco, aldone GFDL kaj licencon kiu permesas pli facilan uzon de la foto aŭ teksto; ekzemple licenco Krea Komunaĵo. Ankaŭ ne uzu GPL kaj LGPL kiel ununuran licencon de via propra verko se tio ne necesas, ĉar ili ne taŭgas por io alia ol programaro.

GFDL is not permitted as the only acceptable license where all of the following are true:

  • The content was licensed on or after 15 October 2018. The licensing date is considered, not the creation or upload date.
  • The content is primarily a photograph, painting, drawing, audio or video.
  • The content is not a software logo, diagram or screenshot that is extracted from a GFDL software manual.

Informoj pri licencoj

 
Ekzempla bildo kun rekomendita detala bildopriskribo (vidu paĝon de la bildo).

Ĉiu priskriba paĝo ĉe Komunejo devas klare indiki per kiu licenco estas la verkoj publikigitaj kaj devas enhavi la informojn bezonatajn de la licenco (aŭtoro, ktp.) kaj devus ankaŭ enhavi sufiĉajn informojn por aliuloj konfirmi la licencon ankaŭ se tio ne postulas kopirajta leĝo aŭ la licenco mem.

Specife jenaj informoj devas esti en la priskribo-paĝo, sendepende de tio ĉu la licenco postulas tion aŭ ne:

  • La Licenco, kiu aplikas al la materialo. Tio devus esti farita per kopirajta marko.
  • La Fonto de la materialo. Se la alŝutanto estas la aŭtoro, tio devus esti eksplicite menciita. (ekz. "Kreita per alŝutanto", "Mem-farita", "Propra verko", ks.) Alikaze bonvolu enigi retan ligilon aŭ kompletan citaĵon se eblas. Rimarko: Aferoj kiel "Prenita el Vikipedio" estas ĝenerale nekonsiderataj esti valida fonto se tio ne estis origine publikigita tie. La ĉefa fonto devus esti menciita.
  • La Aŭtoro/Kreinto de la bildo aŭ plurmedia dosiero. Por plurmediaĵo, kiu estas en publika havaĵo pro la fino de kopirajta protekto, la tempo de morto de la aŭtoro povas ankaŭ esti grava (vidu la sekcion pri publikhavaĵa materialo sube). Ĝenerala licenca ŝablono, kiu implicas, ke la alŝutanto estas la havanto de kopirajo (ekz. {{PD-self}}) ne estas anstataŭigo al tiu ĉi postulo. La ununura escepto por tio estas se la aŭtoro volas resti anonima aŭ en certaj kazoj kiam la aŭtoro estas nekonata sed sufiĉaj informoj ekzistas por montri, ke la verko estas vere en publika havaĵo (kiel la dato de kreo/publikigo).

Kun pli malgranda graveco, sed, se eblas, provizenda:

  • 'Priskribo de bildo aŭ media dosiero. Kion ĝi montras? Kiel ĝi estis kreita?
  • Dato kaj loko de kreo. Por mediaj dosieroj konsiderataj esti en publika havaĵo pro forpaso de kopirajta protekto, la dato de kreo povas esti grava (vidu sekcion pri publikhavaja materialo sube).

Tiuj punktoj de priskribo povas esti donita plej bone per informacia ŝablona. Por uzo de tiu ĉi ŝablono vidu Commons:First steps/Quality and description.

Amplekso de licencigo

En kelkaj kazoj, dokumento (plurmedia dosiero) povas havi plurajn aspektojn, kiuj povas kaj devas esti licencigitaj: Ĉiu persono, kiu kontrobuis al kritika parto de la verko havas rajton pri la rezultoj, kaj ĉiuj devas fari siajn kontribuojn atingeblajn sub libera licenco—vidu derivita verko. Tamen la distingo estas neklara kaj povas malsami depende de la lando. Jen kelkaj ekzemploj por klarigi:

  • Por muzika rikordaĵo, la jenaj aspektoj devas esti konsideritaj kaj ĉiu devas esti sub libera licenco (aŭ en publika havaĵo):
    • La muziko mem (rajtoj de la komponisto)
    • La vortoj de la kanto (rajtoj de la verkisto)
    • La performo (rajtoj de la performintoj)
    • La rikordaĵo (rajtoj de la teĥnikistoj / rikorda kompanio)
  • Por bilda verko (ankaŭ librokovriloj kaj similaj), ili similas:
    • La kreinto de originala verko havas rajtojn por reproduktado kaj derivigitaj verkoj.
    • La fotografisto havas rajtojn al la bildo, se tio ne estas nura reproduktaĵo de la originalo.
  • Por bildo de konstruaĵo memoru ke ĝia arĥitektisto povas havi kelkajn rajtojn se estas montrataj specialaj arĥitektaj aferoj, vidu ankaŭ Komunejo:Libereco de panoramo.

Tio ĉi estas ofte problema, se la verko ne estas la ĉefa enhavo de la bildo aŭ ne estas klare ekkonebla: tiukaze, kutime nur la kreinto de la rezulta bildo (rikordaĵo, ktp.) havas kopirajton. Ekzemple, farinte foton de grupo de homoj en muzeo, la foto povas ankaŭ montri kelkajn pentraĵojn sur la muroj. Tiukaze la kopirajto de tiuj pentraĵoj ne devas esti konsiderataj. La distingo ne estas tute klara. La politiko Commons:De minimis enhavas pliajn informojn pri la koncepto.

Rimarkindas ke la licenco por ĉiuj aspektoj devas esti eksplicite menciita. Krome plej multo da reproduktaĵoj ne permesas al la reproduktanto aserti novan kopirajton; la kreinto de cifereca bildo/ reproduktaĵo de bildo ne havas novan kopirajton al la rezulta cifereca bildo. La ununura relevanta kopirajto estas tiu de la origina bildo. Tio ankaŭ afikas al ekranbildoj.

Materialo en publika havaĵo

Materialo publikigita sub licenco kiel CC0 estas konsiderata kiel la samo de publika havaĵo; verkoj, al kiuj mankas originaleco, kaj ediktoj estas en publika havaĵo; malmultaj registraroj en la mondo, inklude Usonon, Kalifornion kaj Floridon, donas plejmulton de siaj publikaj rikordoj en publikan havaĵon; gvidlibro de angla Vikipedio pri publikhavaĵa materialo pli precize difinas tiujn ĉi multajn esceptojn.

Komunejo akceptas materialon, kiu estas en publika havaĵo, tio signifas, dokumentoj permesitaj per la supraj esceptoj aŭ tiuj, kiuj ne estas kapablaj havi kopirajton aŭ por kiuj kopirajto malvalidiĝis. Sed "publika havaĵo" estas komplika; kopirajtaj leĝoj varias en diversaj landoj, kaj tial verko povas esti en publika havaĵo en unu lando, sed daŭre esti kopirajtata en alia lando. Ankaŭ ekzistas internaciaj kontraktoj kiel Konvencio de Berno, kiuj difinas kelkaj minimumajn standardojn, sed individuaj landoj estas liberaj ilin plifortigi. Ĝenerala regulo estas ke se la kreinto de verko mortis pli ol 70 jaroj antaŭe, iliaj verkoj estas en publika havaĵo en la lando, kies civitano la kreinto estis kaj en la lando kie la verko estis unuafoje publikigita. Se la verko estas anonima aŭ komuna verko (ekz. enciklopedio), ĝi estas kutime en publika havaĵo post 70 jaroj ekde la dato de la unua publikigo.

Multaj landoj uzas tempon de kopirajta protekto de 70 jaroj. Notinda escepto estas Usono. Pro historiaj kialoj, Usono havas pli kompleksajn regilojn. En Usono, kopirajta protektotempo ĝenerale daŭras:

  • por verkoj unuafoje publikigitaj en 1978 aŭ pli malfrue: ĝis 70 jaroj post morto de la aŭtoro. Anonimaj verkoj aŭ verkoj kreitaj por dunganto: ĝis la pli mallonga tempo de 95 jaroj ekde la unua publikigo120 jaroj ekde kreo de la verko.
  • por verkoj unue publikigitaj antaŭ 1978: ĝis 95 jaroj postunua publikigo
  • por verkoj unue publikigitaj antaŭ 1964 kopirajto daŭras 28 jaroj post publikigo (kaj tial nun ne validas) se la posedanto ne demandis renovigon (en tempo inter 27 kaj 28 jaroj post publikigo) en kiu kazo estis la rajtoj plilongigitaj al 95 jaroj post unua publikigo — plejmulto de verkoj publikigitaj antaŭ 1964 venis en publikan havaĵon, sed necesas determini ĉu kopirajto ne estis renovigita (kio povas esti farita per reta serĉado ĉe Kopirajta Ofico por verkoj publikigitaj ekde 1951)
  • Verkoj publikigitaj antaŭ 1923 estas en publika havaĵo.

Por verkoj kreitaj antaŭ 1978 sed nur publikigitaj en 1978 aŭ pli poste ekzistas kelkaj specialaj reguloj. Tiuj ĉi tempoj aplikeblas en Usono ankaŭ al alilandaj verkoj.

Tamen la jaro kaj loko de publikigo gravas. En kelkaj landoj, materialoj publikigitaj antaŭ konkreta jaro estas en publika havaĵo. En Usono tiu dato estas la 1-a de januaro 1923. En kelkaj landoj, ĉiuj materialoj publikigitaj de registaro estas en publika havaĵo, dum kiam en aliaj la registaroj posedas la kopirajton (vidu Commons:Kopirajtaj reguloj laŭ teritorio).

En Usono kopirajta situacio por sonrikordaĵoj (inklude tiujn publikigitajn antaŭ 1923) estas komplika speciala kazo. Rikordaĵoj faritaj antaŭ la 15*a de februaro 1972 povas esti kopirajtitaj laŭ komuna leĝo kaj/aŭ ŝtata leĝo, kiu ne ĉiam havas samajn formalaĵojn kaj limigojn kiel usona federacia kopirajto. Pli da detaloj troviĝas en diskuto de {{PD-US-record}} kaj tiu ĉi "Wikilegal report".

  • Recordings that were first published prior to 1923 entered the public domain on January 1, 2022.
  • Recordings that were first published between 1923 and 1946 are copyrighted for a period of 100 years after first publication.
  • Recordings that were first published between 1947 and 1956 are copyrighted for a period of 110 years after first publication.
  • Recordings that were published after 1956 and first fixed prior to February 15, 1972 will enter the public domain on February 15, 2067.

Sound recordings that were first fixed on or after February 15, 1972 are subject to the same US copyright law term lengths and provisions as other works.

En kelkaj jurisdikcioj (kiel en Usono), oni povas ankaŭ eksplicite doni mem kreitan verkon en publikan havaĵon. En aliaj lokoj (kiel en Eŭropa Unio) tio teĥnike ne eblas; anstataŭ, oni povas doni rajton uzi la bildon libere kun, por ekzemplo, Creative Commons Zero Waiver, kiu fordonas ĉiujn rajtojn garantiatajn per kopirajto, sed la kreinto povas pro leĝaj kialoj ne fari tion plene tiel kiel estas normale “publika havaĵo” komprenata (ekz. rilate al aŭtoraj moralaj rajtoj).

La Hirtle-tabelo estas helpilo por ekscii ĉu io estas en publika havaĵo en Usono. Commons:Rapida referencgvidilo de internacia kopirajto helpas ekscii ĉu verko unue publikigita ekster Usono povas esti alŝutita.

Integro de Usona kaj neusona kopirajtaj leĝoj

 
Ĉiu kredebla kopio de Mona Lisa estas de Komunejo konsiderata kiel publika havaĵo. Por detaloj vidu "Escepto" en tiu ĉi teksto.

Komunejo estas internacia projekto, sed ĝiaj seviloj troviĝas en Usono kaj ĝia enhavo devus esti maksimume reuzebla. Alŝutoj de ekster-usonaj verkoj estas normale permesitaj nur se la verko estas aŭ en publika havaĵo aŭ kovrita per valida libera licenco en ambaŭ Usono kaj la lando de origino de la verko. La "lando de origino" de verko estas kutime la lando kie la verko estis unuafoje publikigita.[1]

Alŝutante materialon el lando ekstere de Usono, la kopirajtaj leĝoj de tiu lando kaj de Usono. normale efikas. Se materialo, kiu estis konservita el alia retejo estas alŝutita al Komunejo, la kopirajtaj leĝoj de Usono, la loĝlando de la alŝutanto, kaj la lando de troviĝo de la retserviloj de la retejo efikas. Tiel ajna licenco por uzi la materialon devus efiki en ĉiuj relevantaj jurisdikcioj; se la materialo estas en publika havaĵo, ĝi devas normale esti en publika havaĵo en ĉiuj tiuj jurisdikcioj (plus en la devenlando de la verko) por ke ĝi estu permesita en Komunejo.

Ekzemple se persono en Unuiĝinta Reĝlando alŝutas bildon, kiu estis konservita el frencia retejo al la servilo de Komunejo, la alŝuto devas esti kovrita per UR-a, francia kaj usona kopirajtaj leĝoj. Por ke foto estu akceptebla por alŝuto al Komunejo, ĝi devas esti publikhavaĵa en Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj en Usono, aŭ devas efiki akceptebla kopirajta licenco por la foto, kiu kovras Unuiĝintan Reĝlandon, Usonon kaj Francion.

Escepto: Fidelaj reproduktaĵoj de du-dimensiaj artverkoj, kiel pentraĵoj, kiuj estas en publika havaĵo estas escepto de tiu ĉi regulo. En julo 2008, post ordono klariganta WMF-politikon, Komunejo balotis por tio, ke ĉiuj tiaj fotoj estas akceptataj kiel publikhavaĵaj sendepende de la devenlando, kaj markataj kun averto. Por pliaj detaloj, vidu Commons:Kiam uzi markon PD-Art.

Uruguay Round Agreements Act

Main page: Commons:URAA-restored copyrights

The Uruguay Round Agreements Act or URAA is a US law that restored copyrights in the U.S. on foreign works if that work was still copyrighted in the foreign source country on the URAA date. This URAA date was January 1, 1996 for most countries. This means that foreign works became copyrighted in the U.S. even if they had been in the public domain in the U.S. before the URAA date. See also Wikipedia:Non-U.S. copyrights.

Because the constitutionality of this law was challenged in court, Commons initially permitted users to upload images that would have been public domain in the U.S. without the URAA. However, the constitutionality of the URAA was upheld by the U.S. Supreme Court in Golan v. Holder. After discussion, it was determined that the affected files would not be deleted en masse but reviewed individually. There was further discussion about the best method for review of affected files, resulting in the creation of Commons:WikiProject Public Domain (not active anymore).

Files affected by the URAA should be tagged with {{Not-PD-US-URAA}}.

Files nominated for deletion due to the URAA should be evaluated carefully, as should be their copyright status under US and local laws. A mere allegation that the URAA applies to a file cannot be the sole reason for deletion. If the end result of copyright evaluation is that there is significant doubt about the freedom of a file under US or local law, the file must be deleted in line with the precautionary principle.

Old orphan works

Old orphan works are accepted, provided that

  • the works were created before 1929;
  • or, the works were created before the pma duration in the country of origin, which would satisfy {{PD-1996}} if published at the time of creation (e.g. works created before 1946 for 50 years pma countries, if the URAA date is 1996).

PD 1.0 and Flickr

 See also: Commons:Flickr files.

 

The Creative Commons Public Domain 1.0 mark (PDM) is often applied to images on photography websites such as Flickr.com, and is not a license. Despite this, the community found that when a user applies PDM to their own work, they are releasing their work to be in the public domain, and these works are believed to be freely licensed. For further information, see Accept files published by the copyright holder with a Public Domain Mark.

Justa uzo ne estas permesata en Komunejo

Vikimedia Komunejo ne akceptas enhavon laŭ la kondiĉoj de justa uzo. Vidu Commons:Fair use.

Modifitaj verkoj

 
Tiu ĉi muntaĵo estas ekzemplo ed derivita verko. Ĝi kombinas plurajn antaŭe ekzistantajn bildojn, kiuj estis liveritaj sub GFDL kaj aliaj kongruaj liberaj licencoj.

Vi volas bildon de Mickey Mouse, sed kompreneble vi ne rajtas simple skani ĝin. Kial ne fari foton kun malgranda pozo kaj post tiam alŝuti ĝin? Ne faru tion. La kialo kial vi ne rajtas alŝuti fotojn kun tiaj pozoj estas ke ili estas konsiderataj kiel derivitaj verkoj. Tiaj verkoj ne povas esti publikigitaj sen permeso de la origina kreinto.

The US Copyright Act of 1976, Section 101, says: "A derivative work is a work based upon one or more preexisting works, such as a translation, musical arrangement, dramatization, fictionalization, motion picture version, sound recording, art reproduction, abridgment, condensation, or any other form in which a work may be recast, transformed, or adapted. A work consisting of editorial revisions, annotations, elaborations, or other modifications which, as a whole, represent an original work of authorship, is a “derivative work”." A photograph of a copyrighted item is considered a derivative work in US jurisdiction. US Copyright Act of 1976, Section 106: "(...) The owner of copyright under this title has the exclusive rights to do and to authorize any of the following: (...) (2) to prepare derivative works based upon the copyrighted work;"

Sekve, "neaŭtorizigitaj" derivitaj verkoj, kiel fotoj de kopirajtitaj fuguroj, ludiloj, ktp., devas esti forigitaj. Por pli da informoj, vidu Commons:Derivative works.

Exception: So-called useful articles - objects with an intrinsic utilitarian function, even if commercial designs, are not subject to copyright protection in the US. Consequently, images thereof are not derivative works under US law. For details and applicability of this exception, see the Supreme Court’s decision in Mazer v. Stein, and {{Useful-object-US}}.

Simpla dezajno

 
Logo de Microsoft – {{PD-textlogo}}

Rilate al varmarkoj (vidu ankaŭ Komunejo:Kopirajtaj reguloj laŭ subjekto#Varmarkoj): Plej multo da komercaĵoj kaj produktoj estas protektataj per inteleko-havaĵaj leĝoj en certa maniero, sed kopirajto estas nur unu el tiaj protektoj. Gravas distingi inter kopirajto, varmarkoj kaj patentoj. Vikimedia Komunejo ĝenerale aplikas nur kopirajtajn restrikciojn pro jenaj kialoj:

  1. Preskaŭ ĉio povas esti varmarkigita kaj ne havus sencon malpermesi ĉion.
  2. Varmarkoj kaj industriaj dezajnaj restrikcioj estas relevantaj al industriaj reproduktaĵoj, sed foroj de tiaj aĵoj povas esti libere reprodukataj.

→ Pro tiaj kialoj Komunejo akceptas ajnan varmarkon kies kopirajto malvalidiĝis. Plie Komunejo akceptas bildojn de teksto en ĝenerala tiparo kaj kun simpla geometriaj formoj, eĉ se ĝi estas nuntempa varmarka logo, surbaze de tio ke tia bildo ne estas sufiĉe kreativa por ekhavi kopirajtan protekton.[2] Tiaj bildoj devus esti markitaj per {{PD-ineligible}} aŭ per unu el la listo de pli specifaj markoj por tia speco de verkoj (ekz. {{PD-textlogo}} por simplaj logoj).

Rastrumaj renderaĵoj (t.e. PNG-bildoj) de nekopirajtataj simplaj desegnaĵoj povas esti konsiderataj kiel nekopirajtataj. Por vektoraj bildoj (t.e. SVG-dosieroj) de nekopirajtataj simplaj desegnaĵoj, la demando ĉu vektora reprezentaĵo havas sian propran kopirajton estas malpli klara; vidu kopirajtajn informojn pri fontaroj en anglalingva Vikipedio kaj {{PD-textlogo}} diskutpaĝon por pliaj informoj.

Estas ofte tre malfacila determini ĉu dezajno estas protektata de kopirajto aŭ ne kaj tiaj bildoj estas ofte proponataj por forigo kun diversaj rezultoj. Vidu Commons:Threshold of originality kaj/aŭ “Threshold of originality” (en anglalingva Vikipedio) por iu konsilo.

Tiparoj

"COM:FONT" redirects here. For the fonts available for SVG rendering, see meta:SVG fonts.

The raster rendering of a font (or typeface) is not subject to copyright in the U.S., and therefore is in the public domain. It may be copyrighted in other countries (see intellectual property of typefaces on Wikipedia). You should use {{PD-font}} in this case.

Kopirajtaj reguloj

Ia gvidilo pri aplikeblaj kopirajtaj reguloj povas esti trovitaj ĉe

Vidu ankaŭ


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. In cases where a work is simultaneously published in multiple countries, the "country of origin" is the country which grants the shortest term of copyright protection, per the Berne Convention.
  2. Vidu kortuman kazon Ets-Hokin v. Skyy Spirits Inc kie estis decidite ke la SKYY-vodko-ujo kaj logo ne estis kopirajteblaj.

Eksteraj ligiloj

Aliaj: