Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo

Latest comment: antaŭ 21 horoj by Tlustulimu in topic Ĝemelaj urboj kaj P190

Notetoj redakti

Mi sugestas montri la urban retejon kun la eksteraj ligiloj. Sed vi povas ligi la nomo kun la retejo, sufiĉas doni la nomon de la urbo tiel:

[http://''retejo'' nomo]


Oni povas aldoni pli da informoj kun ruzoj. Ekz-e:

  • por la mandato-datoj de la estro:
| estro=S-ro ???<br><small>[[2002]]-[[2008]]</small>
  • por la dato de la popolnombrado:
| loĝ=100.000<br><small>[[2000]]</small>
  • por la pleja kaj malpleja altoj:
| alto=100 m<br><small>(de 50 m ĝis 500 m)</small>
  • por la loĝantaro ĉefparte kaj entute, kun dato de nombrado:
| loĝ=ĉefparte 100.000 <small>[[2000]]</small><br>entute 300.000 <small>[[2000]]</small>
  • por la ĝemelurboj, bonvolu aldoni la landojn de ĉiuj urboj inter kramposignoj ()
  • ktp.
Bonvolu atenti, ke la supre priskribita maniero aldoni la informojn pri loĝantaro ankoraŭ funkcias, sed nur senprobleme, se la parametroj latitudo, longitudo kaj regiono-ISO ne estas uzataj. Tamen estas pli bone meti la informon pri la censo en la apartan parametron jaro. Jen ekzemplo:
  |loĝantaro=100000
  |jaro=[[2000]]
Se estas ĝis nun eĉ du nombroj en la parametro loĝ, estas pli bone apartigi tion jene:
   |loĝantaro=100000
   |jaro=[[2000]]
   |m-loĝantaro= 300000
   |m-jaro=[[2000]]
Do, la malnova maniero ne estu kombinta kun la supre menciita parametra triopo por koordinatoj kaj mapo kun markilo. Alie aperas erarmesaĝo. m- staras por metropola regiono, kiel ankaŭ legeblas en la ŝablona dokumentado.
Krome ĉe loĝ, loĝantaro kaj m-loĝantaro ne estu metataj punktoj aŭ komoj. La formatigon la ŝablono mem aranĝas. Se vi ankoraŭ havas demandon pri tio, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. --Tlustulimu (diskuto) 09:13, 13 Sep. 2015 (UTC)

Subdistrikto - distrikto - distriktaro redakti

Pri la temo "subdistrikto - distrikto" respektive "distrikto - distriktaro" vidu la paĝon diskuto:distrikto (Germanio).

Ĉu la flago de la lando estas bezonata? redakti

Salutojn vikipediajn!!! Mia kara Paŭlo, mi opinas ke la flago de la ŝtato povus esti en la urbokadro, ĉar en Esperanta vikio oni estas pluraj alialandanoj, tiam la flageto helpas iomete, ĉu ne?? Ĝis!!--Konrado 01:56, 7. Dec 2007 (UTC)

Kial indiki la flagon, se oni tuj rekte mencias la landon? La flago helpas tre malmulte, ĉar tute ne ĉiam oni scias, kiel aspektas la flago de iu certa lando (mi, ekzemple, scias nur kelkajn, kaj, se mi volas nepre ekscii, mi povas simple viziti la paĝon pri la koncerna lando). Sed la ĉefa kialo, kial mi forigis (fakte, mi nur "forkomentis") la flagon estas tio, ke pro ĝi la titolo de la inform-kesto aspektas nesimetrie. Mi pensas, ke la flago vere ne estas bezonata. Mevo 11:40, 8. Dec 2007 (UTC)

via ŝablono en IE7 redakti

Saluton!

Ni konstatis ke estas problemo kun la uzo de koordinatoj sub IE7. Ĉu vi mem jam konstatis tion? Kiel solvi? (mi ne havas IE7, mi konstatis la problemon ĉe amikino)

Yves Nevelsteen 09:55, 12. Feb 2008 (UTC)

"Statuso" nun ne estas deviga redakti

Mi konstatis ke multaj urboj montris {{{statuso}}} ĉar ili ne havas la statuson. Mi ŝanĝis la ŝablono por montri "En Lando" ĉi situacio anstataŭ la fuŝa Viki-kodo. -- Yekrats 13:53, 15. Feb 2008 (UTC)

Dankon, Yekrats ! Thomas Guibal 15:36, 15. Feb 2008 (UTC)

Tbilisi redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus enmetis la ŝablonon en la artikolon Tbilisi. Sed tie ne aperas la markilo por la urbo, kvankam mi aldonis dosieran nomon por la mapo. Ĉu malaperis la necesa markila bildeto? Kore --Tlustulimu 17:40, 25. Aŭg 2008 (UTC)

La markilo devenas de specifa ŝablono de la angla vikipedio, kaj vi nur menciis la nomon de la blanka mapo, tiel ke aperas neniu punkto. Mi elektis alian mapon. Cetere, ĉu ni ne alinomu la paĝon al Tbiliso ? Kore, Thomas Guibal 19:01, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Mi pensis, ke eble iu ŝablono aŭtomate metus markilon. En la rusa, la du sorabaj vikipedioj kaj eble aliaj tio bone funkcias: ru:Шаблон:НП , hsb:Předłoha:Město, dsb:Pśedłoga:Infokašćik Město. Ĉu eble ni ankaŭ aranĝu tion? Se jes, ni unue devos kompletigi la subŝablonojn de {{Situo sur mapo}}, ĉar tiuj estos tiam bezonataj. Kore --Tlustulimu 19:08, 25. Aŭg 2008 (UTC)
(+) Mi ne kontraŭas la alinomadon al Tbiliso, kvankam jam ekzistas alidirektilo, kiu fakte "ŝtelis" la ĝustan titolon. Sed tio por ni ambaŭ ne gravas, ĉar administrantoj povas "ripari" tion. Kore --Tlustulimu 19:11, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Alinomado redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus enmetis alinoman proponon por adapti la ŝablonan nomon al la iam proponita nomskemo por informkestoj. Sed bonvolu atenti, ke tion ĉifoje nur povas plenumi administranto, ĉar jam ekzistas alidirektilo, kies nomon mi fakte proponis por la ŝablono. Kore --Tlustulimu 16:15, 1. Feb 2009 (UTC)

Propono pri nova aspekto de Ŝablono:Urbokadro redakti

Mi ĵus verkis novan ŝablonon surbaze de la nova aspekto de informkestoj. Atentu, ke mi strikte kopiis ĉiujn parametrojn de la Ŝablono:urbokadro kaj nur adaptis ilin al la nova strukturo, tiel ke por anstataŭigo tute ne necesus iun ajn redakton de la - multnombraj - koncernitaj artikoloj. Sufiĉus simple kopii la novan version (nuntempe kaj provizore en Ŝablono:Urbokadro2) al Ŝablono:Urbokadro, kaj ĉiuj artikoloj estus aŭtomate ĝisdatigitaj.

Nura escepto estas la parametro "statuso" (kiu ebligas la frazeton "xxx de iulando" sub la urbonomo en la nuna versio). Ĝin mi ne kopiis, ĉar mi opinias ĝin senutila kaj malbela. Mi bonvenigos viajn komentojn, ekzemple pli la fona verda koloro (inspirita el fr: sed certe debatebla). Estus ankaŭ tauĝa okazo por diskuti pri la alinomado al "informkesto urbo" jam proponita supre de Tlustulimu. Se neniam kontraŭas la novan aspekton post tri tagoj, mi starigos ĝin. Kore, Thomas Guibal 18:31, 27. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ne kontraŭas vian proponon, se ni samtempe adaptos la ŝablonan titolon al la informkesta nomskemo, kiel mi jam proponis en la ĉiantaŭa diskuto. Kore --Tlustulimu 19:48, 27. Feb 2009 (UTC)
Konsentite. Mi samokaze alinomos la ŝablonon. Thomas Guibal 05:58, 28. Feb 2009 (UTC)
La nova informkesto aspektas belege, gratulojn. --WinstonSmith 21:25, 28. Feb 2009 (UTC)
Mi nun instalis la novan version. Thomas Guibal 12:30, 2. Mar 2009 (UTC)
Dankegon, Thomas. La nova versio ja pli bele aspektas. Kore --Tlustulimu 12:41, 2. Mar 2009 (UTC)

Neunueco inter klarigo kaj uzo redakti

En la klarigoj pri la ŝablono estas rekomendate, ke ĉe la koordinatoj oni uzu "U" por "okcidento" kaj "E" por "oriento". Tamen en ĉiuj artikoloj kiujn mi kontrolis, estis "O" por "oriento".

La literoj "U" kaj "E" estas mallongigoj por la neoficialaj vortoj "uesto" kaj "eosto". Temas pri vortoj, kiujn Waringhien inventis por PIV, sed kiuj neniam enradikiĝis en la uzo. Laŭ mi do estas malsaĝe uzi tiujn mallongigojn, se la longaj formoj tute ne estas uzataj. Plej facila kaj facile komprenebla maniero solvi la problemon estas uzo de duliteraj mallongigoj "Ok" por "Okcidento" kaj "Or" por Oriento. Kion opinias la aliaj? Marcos 21:38, 2. Apr 2009 (UTC)

Kiel malspertulo, mi opiniis, ke "U" kaj "E" estas sufiĉe stabilaj E-o vortoj, kiam mi unue legis la rekomendon. Se tamen tio ne estas komuna, eble plej taŭgus enkonduki en Vikipedion la plej ĝustan uzadon de "Ok" kaj "Or". Ĉu tamen ili jam uzatas en la lingvo? Se tiel, mi tute konsentas kun via propono. --WinstonSmith 18:39, 3. Apr 2009 (UTC)
Por mi estas iom strange, ke vi nomas "U" kaj "E" vortoj. Ili estas nur literoj, ĉi-kaze uzataj kiel mallongigoj. Kaj la vortoj, kiujn ili mallongigas, estas efektive apenaŭ iam ajn uzataj en Esperanto.
La mallongigoj estas iom konataj pro ilia apero en PIV. Tamen mi mem neniam vidis tiujn mallongigojn ekster PIV (krom sur la ĉi-ŝablonaj klarigoj, kiuj tamen ne estas sekvataj en la uzo de la ŝablono). La mallongigoj "Ok" kaj "Or" ankaŭ ne estas multe uzataj (sed ja foje, ekzemple ĉi tie); tamen ili estas mallongigoj de la kutimaj vortoj "okcidento" kaj "oriento", ne de iuj apenaŭ uzataj vortoj. Marcos 21:54, 3. Apr 2009 (UTC)

Sinsekvo de la elementoj redakti

La variablo "statuso" nun troviĝas inter Ŝtato, Regiono kaj Aŭtonoma Komunumo, Mikroregiono, Provinco ktp. Tio laŭ mi aspektas iom strange, ĉar tiuj Ŝtato, Regiono, Aŭtonoma Komunumo, Mikroregiono, Provinco ... estas logika sinsekvo de ĉiam malpli grandaj unuoj, kaj "statuso" estas io tute alia. Mi preferus meti ĝin antaŭ "Ŝtato". Ĉu iu kontraŭas? --PaulP - Disk. 18:07, 5. Apr 2009 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi ŝanĝis la sinsekvon. --PaulP - Disk. 16:55, 8. Apr 2009 (UTC)

Dufoja apero de la koordinatoj redakti

Kiel malhelpi nedezirindan dufojan aperon de koordinatoj? Vidu ekzemple Písek Arno Lagrange @ 20:20, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Por solvi tion mi aldonis montrukoordinatojn = entekste en Písek. Sed ĉu ne bone tion fari per {{Informkesto urbo }} ? Arno Lagrange @ 08:14, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Saluton, Arno. Vere pli bonus, se la ŝablono mem aranĝus la unufojan aperon de la koordinatoj en la supra dekstra angulo de la artikolo. Amike --Tlustulimu 09:35, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉu enestu mapo kun markilo? redakti

Saluton. Mi proponas aldonon de tri pliaj parametroj, nome regiono-ISO, latitudo kaj longitudo. Per tiuj tri povus esti rekte aranĝata mapo kun markilo. Ekzemplo por tio estas la ŝablono {{informkesto insulo}}, {{informkesto insularo}} kaj {{informkesto atolo}}. La markilo montrus la situon de la urbo de la koncerna administra unuo. Ĉu bone? En la nuna versio la koordinatoj en 8 parametroj ne povas esti reuzataj de la ŝablono {{situo sur mapo}}, kiu estas metebla en la parametron mapo2. Do oni devas eĉ plurfoje difini la koordinatojn, unufoje por la informkesto, unufoje por {{situo sur mapo}}. Funkciantajn ekzemplojn mi jam menciis je la komenco. --Tlustulimu (diskuto) 21:59, 10 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu reagis je mia propono, nek kontraŭis la ideon, mi ĵus realigis tion. La malnova sintakso de la longitudo kaj latitudo per entute 8 apartaj parametroj ankoraŭ funkcias. La nova sintakso ja nur bezonas du parametrojn, nome latitudo kaj longitudo. Uzoekzemplo ĝis nun ekzistas nur unu, nome Ząbrowo (Stare Pole). Krome mi aldonis kelkajn pliajn parametrojn, nome komunumo, regiono-ISO (v-u ankaŭ ĉe {{informkesto insularo}}). Eble mi ja poste kreos pli grandan ekzemplon. Sed ne nun, nek tuj. Se vi havas demandojn pri la afero, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. --Tlustulimu (diskuto) 16:58, 8 Dec. 2012 (UTC)

Mapo en angulo redakti

Serbin
Administrado
Statuso vilaĝo
Lando   Usono
Ŝtato Teksaso
Demografio
Loĝantaro 90  (2000)
Geografio
Geografia situo 30° 7′ N, 96° 59′ U (mapo)30.115-96.988Koordinatoj: 30° 7′ N, 96° 59′ U (mapo)
 
Serbin (Teksaso)
DEC
 
Serbin
Situo de Serbin
 
vdr

Saluton. Ekde nun eĉ funkcias mapo en angulo, kiel videblas en la ĉitiea ekzemplo. Se vi dum aldonado ne sukcesas aldoni tian mapon en angulo en artikolo, bonvolu sciigi tion ĉi tie. Eble mi ja povos helpi al vi. --Tlustulimu (diskuto) 22:34, 3 Jun. 2014 (UTC)

Vikidatumoj redakti

Uzo de valoro el vikidatumoj devu esti ne deviga. Ekzemple se mi skribas "blazono =" Nenio devu apari. (korigita)

@Pino~eowiki: Kio okazis al via fraza sintakso en
 
 Uzu devu esti ne deviga. 
? Kial ne aperu blazono, se oni skribas blazono= sen sekva bildonomo? Mi penas, ke la valoro neniu por tia kazo estas pli taŭga, nome laŭ la malaperiga maniero de situo sur mapo=neniu. Ĉu vi eble ion tian celis? --Tlustulimu (diskuto) 13:01, 21 Dec. 2015 (UTC)
Bonvolu pardoni, mi devis urĝe foriri hodiaŭ posttagmeze kaj mia frazo, estis ne komprenebla. --pino (diskuto) 18:38, 21 Dec. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Se oni skribas blazono= sen sekva bildonomo, la blazono ne aparu ĉar estas malaperiga maniero de geokesto2 sed mi pensas ankaŭ, ke la valoro neniu por tia kazo estus pli taŭga. Oni povus ankaŭ uzi ambaue la du metodojn. --pino (diskuto) 19:21, 21 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Pino. Mi pensas, ke la varianto blazono= sen iu ajn valoro ne havas sencon, por malaperigi bildon de blazono, ĉar tio havus kromefikon ĉe ĉiuj artikoloj, kies Vikidatuma ero jam enhavas difinon de blazono. Tial mi preferus aldoni nur blazono=neniu.
Sed kiel ni traktu la kazon, ke blazono de la koncerna urbo ne ekzistas, ĉar oni ne difinis ĝin en iuj oficialaj dokumentoj? --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 22 Dec. 2015 (UTC)
Do Tlustulimu blazono=neniuINSEE=neniu estos bonaj kaj se la blazono de la koncerna urbo aŭ la kodo ne ekzistas, ĉar oni ne difinis ilin, sufiĉas ne uzi la parametrojn blazono aŭ INSEE en la ŝablono. Oni povas fari pli komplika sed estas nun ne necesa. --pino (diskuto) 18:43, 22 Dec. 2015 (UTC)
Ĉu ekzistas artikolo por rigardi, ĉu blazono=neniu kaj/aŭ INSEE=neniu funkcias? Mi ĵus aldonis tion al la ŝablono. La aldonita kodo estas sufiĉe mallonga.   --Tlustulimu (diskuto) 18:54, 22 Dec. 2015 (UTC)
Jes bone funkcias, vidu ekzemple ArlesMeursault. Dankon! --pino (diskuto) 23:03, 22 Dec. 2015 (UTC)
Gratulon Tlustulimu! Ĉu vi povas aldoni loĝdenson en la la ŝablono el vikidatumoj per {{#invoke:WikidataGeo|denseco}}? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 13:55, 30 Jan. 2016 (UTC)
Dankon [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu], funkcias. --pino (diskuto) 14:22, 30 Jan. 2016 (UTC)
@Pino~eowiki: Ne dankinde. En kiu artikolo la funkcio videblas?
Espereble la uzantoj, kiuj metas la informojn pri areo, loĝantaroj kaj la koncernaj informoj pri metropoloj en la ĝustajn vikidatumajn erojn. Alie nun eble eĉ aperas sufiĉe da malĝuste lokitaj aŭ iel alie fuŝaj informoj en la informkesto. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 30 Jan. 2016 (UTC)
Kara Tlustulimu, vi povas vidi Ahuy. Vi pravas Wikidata estas problemo kaj ni devu kontroli sed por ni Wikidata estas gravega afero. Sen Wikidata ne neniam povos racie ĝisdatigi niajn artikolojn. --pino (diskuto) 14:51, 30 Jan. 2016 (UTC)
Kara Tlustulimu verŝajne la funkcio {{#invoke:WikidataGeo|denseco}} funkcias korekte nur oni devas kontroli en ŝablono, ke areo kaj loĝantaro ĉeestas, se ne la eraroj estas neevitablaj.--pino (diskuto) 17:59, 1 Feb. 2016 (UTC)

@Pino~eowiki: Mi dubas sufiĉe pri tio, ĉar en nia vikio nuntempe aktivas sufiĉe da ne tiel spertaj uzantoj pri ŝablonuzado, ke modulo devas bone trakti erarojn kaj ne ŝovi la taskon al uzantoj. Multaj uzantoj simple ne scias, kion ili devas fari, se subite estas ruĝa erarmesaĝo en artikolo, kvankam ĉe mesaĝoj de Lua tiuj eĉ havas ligilon por legi pliajn detalojn. Bedaŭrinde neniu el viaj moduloj estas tiel koncipita. :-(

if x == nil then

ne sufiĉas por trakti erarojn, eĉ se vi preferegas simplajn skriptojn. Sed tro simplaj skriptoj ne estas sufiĉe toleremaj je eraroj de uzantoj. Krome skriptoj, kiuj kalkulas ion el du valoroj devas ankaŭ funkcii, se ambaŭ venas el malsama loko, do unu el ili el la artikolo kaj la alia el Vikidatumoj. Se tio ne eblas, simple ne okazu kalkulado, ĉar ĝi ja ne eblas. --Tlustulimu (diskuto) 18:16, 1 Feb. 2016 (UTC)

La jeno {{#invoke:WikidataGeo|denseco}} redonas malĝustan rezulton, se la mezurunuo de la areo ne estas kvadrataj kilometroj, sed hektaroj. Ekzemplo por tio estas la vikidatuma ero de la artikolo Villány. Do, la verŝajneco de korekta funkcio estas tre malgranda. Solvo jam ekzistas en alia modulo kaj estos baldaŭ aldonata al {{Wikidata}}. Krome lastnokte alia uzanto helpis pri Lua-programado. Do, mi preferas uzi lian kodon, ĉar ĝi enhavas taŭgan traktadon de eraroj. Mi pensas, ke li estas eĉ pli lerta en la programado ol ni ambaŭ kune. Krome {{wikidata}} jam nun subtenas eĉ aperigon de referenco. Mi ekuzos eĉ tion baldaŭ, ĉar referencoj tro ofte mankas en artikoloj, kvankam ili estas devigaj laŭ nia regularo. --Tlustulimu (diskuto) 20:32, 1 Feb. 2016 (UTC)
Kara Tlustulimu, via kodo en ŝablono faras ekzakte la saman eraron (en Villány kun ha) ol ke mia lua funkcio. La diferenco estas, ke por lua modulo estas relative facila korigi, ne por la ŝablono. Ke ni havus novan tre lertan luan sperton estas tre bona novaĵo. Mi emus labori kun li ne kontraŭ li. En lua mi povas progresi, en ŝablono skripto estus pli malfacila. Ie estas la solvo ke ni eliktos por denseco el vikidatumoj, estus gravega ke la solvo estas uzata ambaŭ en geokesto2 kaj informkesto urbo. Tie via helpo estus necesa. Kore. --pino (diskuto) 22:36, 1 Feb. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Mi ĵus provis la "novan" kodon. Sed bedaŭrinde ĝi kaŭzis eĉ erarmesaĝojn en artikoloj, tiel ke mi jam malfaris la ŝanĝon. Krome ĝi same kiel via skripto ne aŭtomate rekonas la uzatan mezurunuon. Posttagmeze aŭ vespere mi provos mem krei taŭgan skripton. Kaj tial petegas, ke interveno resp. enmiksiĝo nur okazu ĉi tie, ne en la moduloj resp. ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 12:32, 2 Feb. 2016 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi ankaŭ jam laboras por funkcio denseco, ĝis nun mi ne trovis ekzemplon kun "ha" sed mi nek ignoris nek forgesis la eblan problemon. Por via peto, mi ne iris en ŝablonon kaj en modulo mi laboros ĉefe en funkcio provo. Se ni kunlaboras harmonie, mi plezuros. --pino (diskuto) 13:05, 2 Feb. 2016 (UTC)
Saluton Tlustulimu, ĉu vi vidas ke mi faris postagmeze funkcion "probo" en wikidataGeo  ? Oni povas plibonigi ĝin sed ĝi povas jam anstaŭgi nunan funkcion "denseco" ambaŭ por "ha" kaj "km2". --pino (diskuto) 16:58, 2 Feb. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Mi rimarkis viajn redaktojn. Tamen mi ankoraŭ atendas respondon al demando en la germana vikipedio pri {{Wikidata}}. Ĝi heredis fuŝon el la germana versio kaj mi ne scias, kiel korekti ĝin. La parametro parameter=unit ial ne funkcias. Alia uzanto provis korekton en sia testopaĝo. Sed tio fuŝis la daton de loĝantaro en kelkaj artikoloj, tiel ke mi eĉ malfaris miajn ŝanĝojn. - Ankaŭ mi intertempe provis ion, nome en {{Uzanto:Tlustulimu/Wikidata}} kaj parte Vikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata/testoj. Ĉar la transprenita modulo bone subtenas la parametron id=Q-kodo dum testado ekster artikoloj, mi preferas aldoni al ĝi. Krome la modulo jam enhavas traktadon de eraroj.
Kio okazis al la gramatiko de viaj antaŭaj frazoj? Ĉu via komputilo malhelpis al vi iel ĝuste tajpi? --Tlustulimu (diskuto) 20:04, 2 Feb. 2016 (UTC)
Jes ofte mi nur povis labori kun tableto Android kaj tio ne estas facila. Mi vidis ankaŭ vian laboron, niaj principoj estas similaj. Se mia funkcio "WikidataGeo provo" funkcias, kial ne uzi ĝin kiel starto ? --pino (diskuto) 20:31, 2 Feb. 2016 (UTC)

Ĉar jam malfruas kaj mi ĵus eksciis pri malĝoja novaĵo, mi emas daŭrigi morgaŭ. Mi kreis novan version de la funkcio areo() kun id=, kiun mi emas aldoni al la modulo {{WikidataGeo}}. Sed krome mi aldonos tian trajton al la ceteraj funkcioj. Ĉu bone? Tiam vi finfine povos testi ekster artikoloj. Bonvolu rigardi la jam menciitan testopaĝon Vikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata/testoj je la fino, por ke vi sciu kio tio okazas. Vi ne plu devus uzi artikolon por testo de la modulo, nur por testi, kiel kunagas la modulo kun informkesto.Tlustulimu (Uzanto:Tlustulimu) 20:57, 2 Feb. 2016 (UTC)

Tlustulimu, mi vidis vian laboron kaj mi tute aprobas, ke vi volas kompreni kaj do fini. Ni vidos morgaŭ. Laŭ mi funkciojn kun Qid= estas ne vere utila por uzanto kaj eviteblaj, ĉar ili kostas multon da tempo de kalkulo. Estas nur opinio. Bonan vesperon! --pino (diskuto) 21:53, 2 Feb. 2016 (UTC)

Kodoj kaj vikidatumaj eroj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis aldonon de INSEE. Ĉu iom post iom estus aldonataj pliaj tiaj kodoj por ĉiuj pli ol cent landoj de la mondo? Kiu poste zorgu pri la fontokodo de la ŝablono? Mi pensas, ke estus pli saĝe iel truke uzi la parametron laŭ kun diversajn mallongigoj, kiuj indikas, pri kiu kodo temas. Ĉu mi inventu la necesan ŝablonan kaj eventuale eĉ Lua-modulan kodojn por tio? Se jes, tio bezonos iom da tempo. Krome mi ŝatus scii, kiuj kodoj estu unue tiel aranĝataj. Ĉu la mallongigoj, kiel ekz. INSEE (por Francio) kaj KSH (por Hungario), estu ligitaj al rilata artikolo aŭ eble eĉ ekstera paĝo pri tia kodo? --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 21 Dec. 2015 (UTC)

Mi ĵus trovis interesan paĝon, kie troviĝas listo de kelkaj Vikidatumaj proprecoj: d:Property_talk:P374. Mi pensas, ke ni povos uzi la kodojn el la tiea tabelo, kiu troviĝas je la fino de la paĝa enkonduko. Ne estas bona ideo krei iom post iom apartajn parametrojn, ĉar tio kreskegus la fontokodon de la ŝablono kaj la superrigardo malboniĝus, se eblas iel truke uzi nur ununuran laŭ kiel indikilon por la nomo de la propreco. Se vi ne komprenas mian proponon, bonvolu mesaĝi tion, por ke mi provu iom pli bone klarigi tion. --Tlustulimu (diskuto) 13:41, 21 Dec. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi komprenas vian vidpunkton, sed p374 ĉeestas kaj estus domaĝa ne uzi ĝin. Kiam aliaj landoj havos iliaj proprajn kodojn certe via solvo estos taŭga sed nun ĝi estas ne urĝa sed alia funkcio estas nun necesa: Uzo de valoro el vikidatumoj devu esti ne deviga. Do ekzemple INSEE=neniuloĝantaro=neniu devu funkcii. Kore. --pino (diskuto) 20:05, 21 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Pino. Ĉar mi nun ne estas hejme kaj jam estas sufiĉe malfrue, mi nun ne tujege ion faros. Mi cerbumos pri solvo morgaŭ posttagmeze aŭ vespere. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 20:14, 21 Dec. 2015 (UTC)
Bone kaj bonan vesperon! --pino (diskuto) 21:27, 21 Dec. 2015 (UTC)

"Ĉi-kaze temas pri class="wikidata-content" de la tabela ĉelo, tiel ke uzantoj, kiuj emas scii, kio estas el Vikidatumoj, povu difini proprajn CSS-formatojn por tio." Kiel funkcias CSS ? Kie ĝi situas ? Ĉu ni havas helpon en vikipedio ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 10:18, 22 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Pino. CSS estas mallongigo el la angla lingvo por "kaskadaj stilfolioj", angle "cascading style sheets". Ili difinas formatojn por retpaĝoj, kiuj baziĝas sur HTMLXHTML. Ĉar la Vikia softvare ne rekte subtenas CSS-dosierojn, ni devas uzi aliajn eblojn, nome:
En la laste menciita paĝo tute je la fino troviĝas la de vi menciita CSS-klaso jene:
/* Formates for table cells that content some content from Wikidata */
.wikidata-content {
 outline:1px dotted orange;
}
Do, mi pro la formatoj vidas maldikan fajnan oranĝan linion en la tabeloĉeloj de la ŝablonoj {{Informkesto urbo}} kaj {{Informkesto administra unuo2}} uzataj en diversaj artikoloj. Mi intence uzis outline, ĉar tio ne "forŝovas" aliajn tabelajn liniojn. Mi ne vidas la liniojn en la ŝablonaj dokumentadoj, ĉar pro la maniero enplekti la Vikidatumajn erojn ili ne funkcias en la ŝablonaj dokumentadoj, kvankam eĉ tio per aldono al la ŝablona fontokodo eblus.
Mi ankoraŭ nenion pri tiu CSS-klaso aldonis al MediaWiki:Common.css, kvankam mi povus fari tion. Tian paĝon nur povas prilabori administrantoj, ĉar tio estas trajto de la Vikia softvaro. Do, normala uzanto nur povas legi tiajn paĝojn.
Ekzistas ankoraŭ sufiĉe mizera helpopaĝo pri la vikie uzataj CSS, nome en Vikipedio:CSS kaj JS. Mi foje devus iom pli aktualigi ĝin, ĉar intertempe jam okazis sufiĉe multe da ŝanĝoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:46, 22 Dec. 2015 (UTC)

Simpla noto pri la parametroj "areo" kaj "denso" redakti

La ŝablono nun povas mem enplekti la areon el vikidatumoj, se la informo estas en vikidatumoj. Bedaŭrinde en multaj kazoj ankoraŭ ne estas, kaj tiam daŭre necesas aŭ mem meti la areon en la informkeston, aŭ mem kompletigi vikidatumojn (kio tre laŭdindas, ĉar poste profitos ankaŭ la uzantoj de "grandaj vikipedioj", sed ne ĉiam eblas, se mankas redakta tempo, ĉar la kompletigo de vikidatumoj laŭ mia sperto daŭras pli longe ol redakti simplan artikolon - en redakto de unu informkesto la diferenco estas nur kelkaj momentoj, sed en redakto de multaj informkestoj la diferenco sumiĝas la signifa tempo). Do se devas esti rapida redakto, tamen bonas meti la areon en la "lokan" informkeston de la e-lingva artikolo. Min persone ĝenas, ke tiam ĉiam redakte necesas anstataŭigi la komon inter nombro kaj nombrero per punkto, laŭ la usonangla modelo, por ke en la preta informkesto videblu la en Esperanto norma komo inter nombro kaj nombrero. Se ankaŭ redakte oni metas komon, fine videblas interspaco. Sed kial necesas redakti nepre laŭ la usonangla modelo, kaj nur fine la ŝablono "tradukas de la usonangla al Esperanto"? Mi preferus kodigon, kiu "tradukus komon al komo kaj punkton al komo", do eblas en la redaktomodo tajpi aŭ usonangle aŭ esperante, kaj la rezulto ĉiam estos esperanta. Tio nur eblas, se ne en multaj paĝoj nun uzatus la komo laŭ usona modelo, post po tri ciferoj de nombro. Persone mi ankoraŭ neniam vidis tian "usonan komon" en areo de tiu-ĉi informkesto (imagu: devus temi pri urbo kun areo de pli ol mil kvadrataj kilometroj, do nur relative malmultaj urbegoj teorie povas esti koncernataj - ekz. Pekino havas 16 808 km², Tokio 2 187, Rio 1 182). Ĵus mi trarigardetis la unuajn 2000 uzon de la informkesto, kaj nur en unu kazo (Minas Novas, cetere mizera ĝermeto) mi trovis uzon de "usona komo". Se estas tiom malmultaj kazoj, tolereblus permeso de komoj inter nombro kaj nombrero en la redaktostato. Tamen: la ĝermeto Minas Novas instruis al mi, ke se oni aldone permane mencias la unuon (do pri areo km², pri loĝdenso loĝ./km²), ke tiam ne estas trakalkulo de usona punkto al esperanta komo. Do estas iuspeca elturniĝo. Mi tial ne premas ŝanĝon de la ŝablono, nur notas mian miron kaj malfruan komprenon pri elturniĝo... ThomasPusch (diskuto) 19:50, 29 Dec. 2015 (UTC)

Komuneja kategorio redakti

@Tlustulimu: La informkesto nun memstare mencias komunejan kategorion, se ĝi estas jam notata en vikidatumoj. Tio bonas. Tamen ĝi en la informkesto nepre mencias ĝin laŭ la komuneja vortumo, tre ofte anglalingva, kvankam la temo de la kategorio havas neniun ajn rilaton al la angla lingvo. Se metiĝus la simpla ŝablono {{commonscat}}, estus simple post aldona vertikala streko doni e-lingvan kategorionomon menciindan en la e-lingva artikolo. Imageblas aparta parametro "montrata nomo de la komuneja kategorio" (eble tia parametro eĉ estas, sed mi maltrafis ĝin), sed mi baze pli simple proponus aranĝi tiel ke kiel nomo de la komuneja kategorio aŭtomate montratas la e-lingva paĝonomo. Tiam ekzemple la vikimedia kategorio en la paĝo pri Alken (Belgio), kies nomo kompreneblus en la nederlanda lingvo, sed ne en la angla (kvankam pro la trilingveco de Belgio plej bone en la artikola lingvo, do ĉi-tie Esperanto), ne aŭtomate estus "Alken, Belgium", sed bone estus "Alken (Belgio)". Supozeble tio aranĝeblas relative facile. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 08:19, 12 Jan. 2016 (UTC)

@ThomasPusch: Ĉu la propono estas aktuala? Mi povus fari. Yurij Karcev (diskuto) 02:57, 30 apr. 2019 (UTC)Reply

Ruĝaj ligiloj pri flagoj kaj blazonoj redakti

Estus bone anstataŭigi ruĝajn ligilojn al flago kaj blazono per ligiloj al aŭtomataj paĝoj de Specialaĵo:AboutTopic, generataj el Vikidatumoj — same kiel KuboF_Hromoslav faris per ŝanĝoj en ŝablono Geokesto. La argumentojn kontraŭ ruĝaj ligiloj bone prezentis ThomasPusch ĉe Ŝablono-Diskuto:Geokesto#Ruĝaj_ligiloj_pri_urbaj_flagoj_kaj_blazonoj_en_la_informkesto. Se neniu kontraŭas, mi faros. Yurij Karcev (diskuto) 21:01, 16 apr. 2019 (UTC)Reply

Aldone: nunaj ekzemploj de artikoloj: farita per Informkesto urbo: Saransko (ruĝaj ligiloj), farita per Geokesto: Kazano (bluaj ligiloj). Yurij Karcev (diskuto) 03:11, 17 apr. 2019 (UTC)Reply
Mi faris la ŝanĝon. Nuntempe estas tiel: se oni indikis parametron flago-priskribo/blazono-priskribo — ni uzu ĝin, kiel ĝi estas (ĉu kun aū sen ligilo). Se oni ne indikis la parametron — la teksto estas "Flago"/"Blazono". Pri la ligilo: se en Vikidatumoj mankas priskribo de flago/blazono (P163/P237) — mankas ankaŭ la ligilo. Se la priskribo ekzistas kaj E-artikolo ekzistas — bonvenon al la artikolo. Se la priskribo ekzistas, sed E-artikolo ne — venu al Specialaĵo:AboutTopic. (La ŝanĝo estas nur aldono de ĉi-lasta regulo.) Yurij Karcev (diskuto) 04:01, 18 apr. 2019 (UTC)Reply

Minimuma uzo redakti

Nuntempe, multaj redaktantoj uzas nudan ŝablonon {{Informkesto urbo}}. Tamen tio estigas parametran eraron videblan en Kategorio:Parametra eraro. Plej bone estas aldoni {{Informkesto urbo|regiono-ISO=xx}}, kie "xx" estas la kodo de la koncerna lando, ekz. FR por Francio, HU por Hungario, ktp. Vd plenan liston en Landokodoj. Tio utilas por montri lokon de la urbo sur mapo. --Dominik (diskuto) 04:50, 4 nov. 2020 (UTC)Reply

Referencaj parametroj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis en la fontokodo de la ŝablono, ke la referencaj parametroj uzas la kodopecon #tag:ref. Tio havas fakte nur unu avantaĝeton, nome ke oni ne devas ĉirkaŭmeti je referenco la vikian kodon <ref> kaj </ref>, dum ŝablona uzado. Bedaŭrinde parametroj de la ref-etikedo ne uzeblas, same kiel eventuala ripeta uzo de la sama referenco por malsamaj informoj. Ankaŭ ne eblas nun aparte meti pli ol unu referencon en unu saman parametron, ĉar la tuta teksto de tia parametro estas traktata kiel unusola referenco, simple pro #tag:ref. Tial mi proponas, ke ni elĵetu #tag:ref.

Ĉu ies roboto eventuale kapablas, krei liston de artikoloj, kiuj uzas referencajn parametrojn? Se estas nur malmultaj, mi emas tre baldaŭ ŝanĝi la kodon por la referencaj parametroj en la ŝablono kaj poste alĝustigi la artikolojn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:43, 2 feb. 2021 (UTC)Reply

Mi provos krei ĉi tiun liston por vi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:45, 2 feb. 2021 (UTC)Reply
Bone, Robin. Por helpi al vi, jen la listo de la koncernataj parametroj:
  • referenco por alto
  • referenco por areo
  • referenco por loĝantaro
  • referenco por m-areo
  • referenco por m-loĝantaro
  • referenco por aglomeracio
  • referenco por areo2
  • referenco por loĝantaro2
Ĉu eblas meti la liston en subpaĝon de la ŝablono, kiel ekz. Ŝablono:Informkesto urbo/referencoj? Mi jam antaŭdankas :-) --Tlustulimu (diskuto) 13:59, 2 feb. 2021 (UTC)Reply
Dankon al Robin pro provo krei la liston kaj Tlustulimu pro okupiĝado pri la afero. Mi honeste pensas, ke la vera estonteco de tiu ĉi ŝablono fakte estas uzi {{Geokesto}}, eble kun antaŭplenigitaj parametroj kaj laŭeble multe uzante Vikidatumojn (tiu ĉi ŝablono fakte jam impone uzas Vikidautmojn). --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:41, 2 feb. 2021 (UTC)Reply
Fakte eĉ {{geokesto}} havas jam ekde kelkaj jaroj posteulon, nome {{informkesto geografiaĵo}}. Mi foje kreis ĝin kun Pino, surbaze de Lua-modulo. Ĝi povas uzi la samajn lokumilojn kiel {{situo sur mapo}} kaj tial superfluigas tutan serion de helpaj ŝablonoj. Krome mi jam kreis Lua-version de "Informkesto urbo", kiu estas enplektita en la ŝablona provejo. Mi ankoraŭ devus solvi problemon kun la ligiloj al flago- kaj blazono-artikoloj. Iu foje inventis terure malfacile trakteblan kodon por tio :-( --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 2 feb. 2021 (UTC)Reply

Saluton. Ĉar ekde pli ol jaro nenio okazis pri la menciitaj parametroj, mi ĵus aldonis pliajn helpajn parametrojn, nome

  • nomo por referenco por alto
  • nomo por referenco por areo
  • nomo por referenco por loĝantaro
  • nomo por referenco por m-areo
  • nomo por referenco por m-loĝantaro
  • nomo por referenco por aglomeracio
  • nomo por referenco por areo2
  • nomo por referenco por loĝantaro2

El ili jam | referenco por loĝantaro={{cite web|url=http://www.nigerianstat.gov.ng/nbsapps/Connections/Pop2006.pdf |title=FEDERAL REPUBLIC OF NIGERIA : 2006 Population Census |access-date=25-a de majo 2022 |url-status=dead |archive-url=https://web.archive.org/web/20120305101910/http://www.nigerianstat.gov.ng/nbsapps/Connections/Pop2006.pdf |archive-date=5 March 2012 }} | nomo por referenco por loĝantaro=nigerianstat aperas en la artikolo Enugu‎‎. La ripeta uzo de la referenco en kaj ekster la informkesto funkcias bone. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:52, 16 maj. 2022 (UTC)Reply

Denso redakti

Saluton. Mi jam en kelkaj artikoloj vidis, ke tie la denso aperas kun la markilo pri Vikidatuma deveno, kvankam en la artikolo mem la valoroj por loĝantaro kaj areo estas difinitaj. Tiam logike la kalkulado devus okazi surbaze de tiuj valoroj. La transpreno el la rilata Vikidatuma ero aŭ kalkulado sur ties bazo tiam estus maltaŭga resp. nelogika. Ĉu mi rigardu la ŝablonan kodon por denso? Eble ĝi ja devus esti korektata.

Eble ja simila fuŝo eĉ troviĝas en pliaj geografiaj ŝablonoj, supozeble pro malatento pri tia varianto. --Tlustulimu (diskuto) 10:45, 26 mar. 2021 (UTC)Reply

Mapligilo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la portugala kaj franca ŝablonoj por lokoj pt:Predefinição:Info/Assentamento kaj fr:Modèle:Infobox Localité jam estas uzata la tiea ekvivalento de {{mapligilo}}. Ĉar tia aldono jam ekzistas ĉe sufiĉe multaj el niaj informkestoj, listigataj sur aparta paĝo, mi proponas aldoni ĝin ankaŭ al ĉi tiu ŝablono. Sed mi ŝatus transpreni la kolorojn, kiujn uzas {{informkesto geografiaĵo}} por urboj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:50, 24 maj. 2021 (UTC)Reply

  Farite jam en marto 2022 kaj tiam eĉ iomete korektita. --Tlustulimu (diskuto) 15:49, 12 maj. 2022 (UTC)Reply

eta adapto pri IHD redakti

La informkesto ĝis nun ne konas parametron IHD, nur anglalingvan parametron HDI, sed surbaze de ĝi montras rezulte prave la esperantan mallongigon IHD kaj ĝustan ligilon al la paĝo Indico de homa disvolviĝo. Tute bonas la rezulto, sed parametro ankaŭ povu esti la esperanta nomo IHD, eĉ estu la ĉefe uzinda, kaj angla alternativo ankaŭ pluekzistu, por ke ĉiuj malnovaj uzoj de la parametro ne misfunkciu. Ni ankaŭ ne antaŭvidas anglalingvan parametron "population" [popjuLEJŝn], kiu fine aperigas nomon "loĝantaro". ThomasPusch (diskuto) 10:05, 21 jun. 2023 (UTC)Reply

aŭtomatismo aldoni kategoriojn redakti

La ŝablono nun ŝajne havas aŭtomatismon aldoni kategorion "urboj de ..." fine de la paĝo, se en la informkesto parametre estas indikita ekzemple "lando = Hungario" aŭ "lando = Hungario". Kutime oni ne rimarkas tiun aŭtomatismon, ĉar kutime la ŝablono uzatas en paĝoj kiuj ankaŭ mem notis la kategorion paĝofine. Sed se oni ekzemple metas "lando =   Hungario" (tiam la aŭtomatismo kraŝas kaj aperas ruĝa sensenca kategorio) aŭ pro iu kialo ne volas havi la aŭtomatismon, tiam ne eblas malŝalti ĝin. Kaj ĝi tiom sekrete agas, ke oni entute miras kial forigi la kategorian indikon paĝofine tute ne forigas la kategorion. Mi nun rigaris la ŝanĝojn de la lastaj du jaroj kaj tie ne trovis ĝian ekuzon, tio signifas ke ĝi jam estas de 2021 aŭ de pli frue. Mi konsilas malŝalti la aŭtomatismon aŭ almenaŭ dece diskuti ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, ĉar estas ankoraŭ iuj kromefikoj, kiujn mi ĉi tie ne volas tro detale listigi por de tropezigi la noton. ThomasPusch (diskuto) 13:40, 13 jan. 2024 (UTC)Reply

Tamen mi en la ŝablona redaktado tute ne vidas kiu ordono kaŭzus la efikon. Sed la efiko certe estas, kaj mi tiom oftege uzas la ŝablonon ke mi supozas ke ĝi estas nova fenomeno, ĉar mi ĝis nun neniam rimarkis ĝin... ThomasPusch (diskuto) 13:48, 13 jan. 2024 (UTC)Reply
Ĉiukaze, nun la misa efiko estas for. Mi eĉ ne scias kiu riparis ĝin kaj kiel - sed ĉiukaze dankon. Nenio plu farenda pri tiu temo.   Farite ThomasPusch (diskuto) 12:35, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Peto pri helpo de programiga problemeto redakti

@Tlustulimu, Moldur, Robin van der Vliet, kaj LiMr: La uzanto Sj1mor dum la lastaj semajnoj dankinde aldonis bazajn ŝlosilvortojn pri la parametro p31 ("kio estas") kaj pri partneraj urboj el vikidatumaro en la informkesto urbo kaj en pluraj aliaj similaj, pli specifaj informkestoj. Ĝenerale mi bonvenigas tiun plian utiligon de vikidatumoj en niaj informkestoj kaj ankaŭ la unuecan uzon ĉie en urbaj tekstoj. Nur foje la parto pri p31 iom vastiĝas, kiam oni en vikdatumoj notis multajn parametrojn (kiel ekzemplo vidu la tekston pri Bonno DE). Tie utilus uzi la eblecon de vikidatumoj pri prioritatigo: nome ĉie kie en vikidatumoj unu ero indikiĝis prioritata, "helverda", nur uzi tiujn prioritatajn, helverdajn indikojn (tiam la aliaj eroj sur blanka fono kutime estas eks-aktualaj). Alia ekzemplo estas la teksto pri longa hungara urbonomo Hódmezővásárhely HU, kie indikiĝas "Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj • urbo kun komunumaj rajtoj", sed "urbo kun departementaj rajtoj" validas ekde 1990 kaj "urbo kun komunumaj rajtoj" validis nur ĝis 1950 - pri la lasta indiko ekde pli ol 70 jaroj ne plu aktuala oni facile povus rezigni. Pri iuj francaj aŭ italaj urboj, mi nun ne plu memoras kiuj, estis similaj indikoj "urbo • komunumo • eksa komunumo • vilaĝo" - tio nur konfuzigas: mi nun ne havas bonan ekzemplon el Italio aŭ Francio ĉe-mane, sed ĵus trovis plian ekzemplon Vjatskije Polani RU, tie la sama problemo ankaŭ aperas: la urbo laŭdire samtempe estas "urbo • labora loĝloko de Rusio • vilaĝo", sed ĝi estis vilaĝo nur ĝis 1938 kaj "labora loĝloko de Rusio" (ŝajne aparta sovetunia kategorio) nur de 1938 ĝis 1942, do estus helpe nomi ĝin nur "urbo".

Mi havas nenian konon kiel aranĝi tion en la informkesto, kaj klaras ankaŭ ke kutime eĉ kun adaptita informkesto preferi la prioritatajn indikojn la problemo ne tuj estus solvita, ĉar la unuopaj eblecoj en vikidatumoj kutime ne jam estas elektitaj prioritataj aŭ malprioritataj - ĉiuj dekomence estas "normalaj". Sed se oni elektas iun vikidatuman eblecon prioritata, tio tamen nun ankoraŭ tute ne ŝanĝas ion en niaj informkestoj. Mi tial aparte petas vin, kiuj aparte lertas pri ŝablonoj kaj ilia interago kun vikidatumoj, je helpo, kiel eblus solvi tion. Plej elegante kompreneble estus se iu aŭtomatismo vidus ke iu elekto havas noton "ekde" kaj "ĝis", do estas jam historia, kaj ignorus ĉiujn elektojn kiuj havas "ĝis". Tiam restus nur la aktualaj informoj, ĉi tie "urbo", kaj jam ĉio estus en ordo sen prioritatigo en vikidatumoj, kiun ĉiukaze iu neesperantista kaj eble vikio-komencanta usonano aŭ polineziano kiu tute ne komprenus la sencon de helverdaj aŭ rozkoloraj elektoj en tiu ĉi specifa kazo povos ĉiam malfari... Sed se tio ne eblas, niaj esperantaj informkestoj uzu ĉiujn informojn el p31 en vikidatumoj, se tie nenio estas markita prioritata (do ĉio estas sur blanka fono), sed nur uzu la ("helverde") markitajn informojn el p31 en vikidatumoj, se tie io estas markita prioritata. Ĉu mi kompreneble skizis la alvokon je helpo? Mi antaŭdankas pri saĝaj konsiloj kaj fidas ke iu(j) el ni havas sufiĉajn konojn por solvi la problemeton. ThomasPusch (diskuto) 13:49, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

@Tlustulimu, Moldur, kaj LiMr: Nu, Robin van der Vliet ekde la 3-a de februaro ne vikipediumis kaj tial estis malfacile vidi mian noton, sed vin aliajn tri kolegojn, aparte Tlustulimu kaj Moldur, kiuj ofte manipulas la interfacojn inter informkestoj kaj vikidatumoj, sed eble ankaŭ la komputike principe inteligenta LiMr havas saĝan ideon, mi volas rememorigi pri mia helpalvoko de antaŭ kvar tagoj. Bonan restan semajnfinon ankoraŭ al vi kaj antaŭdankon, ke vi pretas legi kaj kompreni kie estas la problemo. ThomasPusch (diskuto) 13:30, 25 feb. 2024 (UTC)Reply
Kara ThomasPusch, mi bedaŭras ke mi ĉi-okaze ne povas helpi. Mi nuntempe koncentriĝas pri aliaj aferoj en mia vivo, kaj do nune (preskaŭ) nenion kontribuas al Vikipedio. Dumtempe mi ne havas eblecon profundiĝi en programadajn detalojn pri informkestoj. Eble iam en iu estonteco, sed mi momente nenion povas promesi. - Amike, Moldur (diskuto) 19:34, 25 feb. 2024 (UTC)Reply
Dankon pro la respondo ĉiukaze, kaj sukceson en viaj nunaj taskoj! ThomasPusch (diskuto) 19:56, 25 feb. 2024 (UTC)Reply
Dankon! - Moldur (diskuto) 19:58, 25 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Bedaŭrinde filtrado de estas (P31) ne tiel simplas, kiel vi eble imagas. Sen Lua tio verŝajne apenaŭ eblas. Krome ni devus ankaŭ atenti, ke estu aparta traktado ĉe estintaj lokoj. Krome mi nun ne havas ideon pri tia filtrado. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:04, 5 mar. 2024 (UTC)Reply
Jes, ni bezonas pli saĝajn funkciojn en Lua, kiuj povas difini informojn pli detale. LiMr (diskuto) 11:01, 13 mar. 2024 (UTC)Reply

Kiam uzi la informkeston redakti

La nuna situacio estas ke iuj artikoloj pri urboj uzas informkesto urbo, aliaj uzas Geokesto2 urbo kaj aliaj Geokesto urbo (por ne mencii tiujn kiujn uzas pli specifaj informkestojn pri municipoj de specife lando).

Do mi kontrolis la diskutaron ĉi tie sed ne trovis respondon al mia demando kiam uzi kian informkeston?

Ĉu ili estas interŝanĝeblaj? Ĉu estas cirkonstancoj ke unu pli taŭgas ol aliaj (krom se ekzistas specifa informkesto por konkreta lando)? Sj1mor (diskuto) 15:44, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Mi timas ke ne ekzistas ĝenerala respondo al la demando kiam uzi kian informkeston. Ĝenerale mi persone rekomendas preferi la specifajn informkestojn por unuopaj landoj, kiam tiaj ekzistas (ekzemple pri Germanio, Italio, Brazilo, Pollando), ĉar tiuj specifaj informkestoj pli bone respegulas landajn specifaĵojn pri administraj unuoj, kaj ankaŭ havas iujn kulturajn fokusojn (ekzemple ke pri ĉiu itala komunumo indikiĝas katolika patrono de la loĝloko kaj komunuma festotago en la memortago de tiu sanktulo - evidente en Italio la radikiĝo de specifa religio en la komunumoj estas multe pli forta ol en preskaŭ ĉiuj aliaj partoj de la mondo; eĉ en katolikaj Brazilo, Pollando, Hispanio kaj Kroatio oni ne havas tian ligiĝon en la komunuma politiko, sed tiun katolikecon de italaj komunumoj oni ne kontraŭbatalu eĉ se iu vikipediano persone ne tiom ŝatas la katolikecon, ĉar en enciklopedio ne temas pri konvinkoj de unuopaj redaktantoj, sed simple konstatu kaj agnosku).
Pri landoj en kiuj ne estas ĝenerale uzata specifa informkesto, mi persone tre favorigas la preskaŭ universalan kaj pro la forta subteno de vikidatumoj tre elegante uzeblan informkeston urbo, kiun aparte Tlustilimu laŭdinde elkonstruis al sia nuna formo. Laŭ mia juĝo simple iuj unuopaj paĝoj tamen "hazarde" pasintece ricevis informkestojn "Geokesto2 urbo" kaj aliaj "Geokesto urbo", per unuopaj uzantoj kiuj preferas tiujn kestojn. Kaj foje ili vere havas eĉ pli da informoj ol la "normalaj informkestoj", nur ke ekuzi ilin laŭ mia percepto kostas signife pli da peno ol uzi la "normalajn informkestojn", tial nur tiuj uzantoj kiuj forte preferas tiujn kestojn uzis ilin en pasintaj jaroj kaj ili apenaŭ uzatas por novaj paĝoj. Sed se ili estas kaj klare videblas ke iu kolego investis la tempon por ŝtopi en ilin multajn informerojn, tiam aliaj uzantoj havas tendencon respekti la laboron de la aliulo kaj tendencas ne "perforte" anstataŭigi ilin per informkesto urbo - kvankam tio jes ĝenas la unuecan aspekton de urbaj artikoloj en unuopaj landoj.
Ekzemple en Francio, kie neniam iu roboto en 2006 metis fundamenton de urbaj artikoloj, kiam oni robote kovris Germanion, Italion, Pollandon kaj Rusion per krudaj bazaj tekstoj, ĉiuj novaj tekstoj pri komunumoj (farataj nur de manpleno da uzantoj, kiuj estas en konstanta kontakto, aparte Dominik, Thomas Guibal, Aidas kaj probable plej grandkvante mi) estas relative unuece faritaj per informkesto urbo, kaj iom elfalas iuj tekstoj de 2014 ĝis 2016 faritaj de Pino per Geokesto2 urbo: ne eblas demandi al Pino, mortinta jam en 2017, kial li pene faris siajn francajn paĝojn per "Geokesto2 urbo", kvankam li samtempe vigle partoprenis la pluevoluon de "informkesto urbo". Sed estas tiel, kaj en respekto al la laboro de aliuloj oni ĝis nun ne tuŝis tiujn "kolonojn" de redaktado. Tamen al mi persone ankoraŭ gravas ke ĉiuj informkestoj uzu aktualajn nombrojn de loĝantoj. Tio per informkesto urbo kaj per la informkesto pri Germanio perfekte eblas, ĉe la itala informkesto funkcias same bone post kiam oni forviŝas el la paĝo antikvajn nombrojn de 2005, metitajn en la robota kampanjo de 2006. En aliaj informkestoj oni jes ja povas instali vikidatume aktualiĝantajn nombrojn per {{WikidataLoĝantaro}}, ankaŭ aliajn informojn per "#invoke:Wikidata...", sed tion oni devas pene unuope permane instali en la informkestaj uzoj en ĉiuj paĝoj, kaj sekve ne tiom rapide funkcias la plibonigo. Jen granda minuso. ThomasPusch (diskuto) 21:43, 22 feb. 2024 (UTC)Reply

Kesteroj redakti

Gravas ke ĉiuj artikolo havu informkeston, unu kaj nur unu.

Mi provas uzi la kesteroj por enigi la Informkesto komunumo en Kantono Berno en Informkeston urbo

"|trajto por kesteroj = ĉelo |kesteroj= {{Informkesto komunumo en Kantono Berno |subŝablono = jes"

(ekz vidu Bielo).

Sed tiu ne sukcesas. Ĉu iu povas helpi?

Ĝeneralige, mi atendas ke antaŭ la aliaj dediĉitaj informkestoj estu enmetitaj (kesteroj) de pli la pli ĝenerala informeksto (urbo) Sj1mor (diskuto) 07:19, 26 feb. 2024 (UTC)Reply

Bildaro el P18 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis en la ŝablona kodo, ke iam okazis ŝanĝo pri la maniero transpreni bildaron el la Vikidatuma ero bildo (p18). Ĉu eble iu hazarde memoras, kiam tio okazis? Bedaŭrinde en la ŝablona historio estas tiom granda amaso da unuopaj redaktoj, ke mi nenion pri tia grava ŝanĝo ĝis nun trovis. - Krome ni finfine faru decidon pri la maniero laŭeble por ĉiuj informkestoj. Mi ne emas flegi tian bildaran aferon, se ĉiu informkesto uzas alian manieron. Tia ĥaoso ne estas taŭga, eĉ por reuzado de kodopeco. - Krome la informo en la dokumentado pri "bildogrupo=ne" nun malĝustas, ĉar nun sen truko la ŝablono transprenas nur unu bildon. Iam antaŭe defaŭlte ĝi transprenis aŭtomate bildaron, se estas pli ol unu bildo en P18. Tlustulimu (diskuto) 16:32, 5 mar. 2024 (UTC)Reply

Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton en Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, ĉar ĉiuj informkestoj estas koncernataj. Tlustulimu (diskuto) 16:59, 5 mar. 2024 (UTC)Reply

Parametro Kategorio redakti

Ĉu eblas havi montrantaN parametroN Kategorio ĉe la supro de la informkesto, same kiel por Geografiaĵo urbo? Ĉar estas statusoj ke P31 ne havas, ekz metropolo, havenurbo kaj universitata urbo

PS ĉu oni ankaŭ havas parametroN rimarko? Sj1mor (diskuto) 16:46, 30 mar. 2024 (UTC)Reply

Anstataŭ la parametro "kategorio" jam ekde jaroj estas la parametro "tipo". - Ĉu la parametro "rimarko" estu metata antaŭ aŭ post la parametro "kesteroj"? Tlustulimu (diskuto) 08:48, 31 mar. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Pri la pozicio de rimarko, do mi ne certas sed miopinias verŝajne antaŭ la kesteroj. Dependas al kiu parto la rimarko rilatas, verŝajne al la urbo. Sj1mor (diskuto) 08:55, 31 mar. 2024 (UTC)Reply
Do jen, mi aldonis rimarkoN kaj rimako_tipoN, kaj situigis la rimarkon ĵus antaŭ la sekcio Administrado. Se vi aprobas, bonvolu aldoni al la dokumentado. Dankon. Sj1mor (diskuto) 05:47, 1 apr. 2024 (UTC)Reply
Hm. Mi ne komprenas, kial vi metis la parametron "rimarko" tiel supre, sed ne rekte antaŭ "kesteroj". Tlustulimu (diskuto) 08:36, 1 apr. 2024 (UTC)Reply
Mi nur volas noti ke "kromnomo" ne necese egalas al oficialaj slogano aŭ devizo (kiuj jam estas parametroj en la ŝablono) Sj1mor (diskuto) 06:12, 1 apr. 2024 (UTC)Reply
Ĉu eble fakte temis subite pri "nomrimarko" aŭ io tia kaj ne plu pri "rimarko" kaj alinomado de la parametro estis simple forgesita? Tlustulimu (diskuto) 18:33, 8 apr. 2024 (UTC)Reply

Spaca linio post la informkesto redakti

Mi konstatas ke se estas spaca linio post informkesto urbo do tiu linio estas montrata supre de la teksto de la artikolo.

Tio estas male al la uzo de informkesto Geografiaĵo (tipo urbo), kie se tiu linio ĉeestas ĝi ne estas montrata.

Oni povas fari facilan eksperimenton kun la jena kodo por vidi la efikon

{{Informkesto geografiaĵo|urbo|regiono-ISO=|zomo=11
}}

XXXX

Male al

{{Informkesto urbo|regiono-ISO=|zomo=11}}

XXXX

Kial? Se tiu propreco de Geografiaĵo povus esti imita ĉe informkesto urbo tio estas bonaĵo.


@Tlustulimu, ĉu vi povas helpi? Mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 13:39, 2 apr. 2024 (UTC)Reply

La malsameco rezultas el tio, ke {{informkesto geografiaĵo}} fakte pro ĝia ĉefa Lua-modulo estas realigata per HTML, dum ke {{informkesto urbo}} uzas tiel nomatan Vikian sintakson por tabeloj, eĉ bone videbla en la fontokodo. Do ŝanĝo ĉe la Vikitabela informkesto nur eblas per rekreo surbaze de Lua-modulo aŭ kompleta ŝanĝego al rekta uzo de HTML. Por la unua varianto eĉ jam ekzistas testa versio de la informkesto, kiun mi foje kreis. Sed pro multege da aldonoj kaj ŝanĝoj en {{informkesto urbo}} ekde mia kreo de la testa Lua-verio, devus okazi en la rilata Lua-modulo sufiĉe multe da alĝustigoj. Do, rapida ŝanĝo tre malverŝajnas. -
Krome tia ŝanĝo eĉ havus kromefikon je la nestado (kesterigo) de la ŝablono.
Kaj nuntempe mi evitas tian ŝanĝegon al Lua-modula ŝablono, ĉar nia Vikipedio havas tre malmulte da uzantoj, kiuj okupiĝas pri Lua-moduloj. Simpla kopiado el alilingvaj versioj oftege ne sufiĉas, kiel eble inklinas fari la kopi-enmetema uzantaro. Necesas ofte diversaj alĝustigoj, nome al jam kreitaj moduloj, foje eĉ al la specifaĵo de nia lingvo, precipe se temas pri tradukaj aferoj. ktp. - Amike Tlustulimu (diskuto) 14:15, 2 apr. 2024 (UTC)Reply
Bone, dankon pro la ekspliko. Sj1mor (diskuto) 14:22, 2 apr. 2024 (UTC)Reply

Anstataŭi informkesto al urbo redakti

Multaj artikoloj pri urboj, kaj eĉ urbetoj, uzas la tre disvolvivitaj informkestojn de Geokesto, Geokesto2 kaj Geografiaĵo tipo urbo (kun multege da parametroj), sed ne provizas pli da detaloj/informkeroj ol informkesto urbo aŭtomate provizus.

Do se ne estas pliaj informoj donataj al tiuj informkestoj, ĉu ne estas bona senco anstataŭi tiujn instancojn per la multe pli simpla, sed tute ne malpli utila, informkesto urbo?

PS Mi konscias ke tiu demando/sugesto forte rilatas al la antaŭe diskutita temo "Kiam uzi la informkeston" desupre.

Sj1mor (diskuto) 17:59, 8 apr. 2024 (UTC)Reply

Mi trarigardis dum kelkaj tagoj la artikolojn kun {{geokesto2}}, por tie korekti iomete kaj aldoni mapligilan mapon, uzante ekz. {{mapligilo urbo}} (aŭ similan ŝablonon, kies grupo estas nova.). Fakte preskaŭ nenie utilis aŭ utilas rapida ŝanĝo al ekz. {{informkesto urbo}} aŭ io alia. Kaj mi tre malofte ŝanĝis ion al {{informkesto geografiaĵo}}. Intertempe mi eĉ fojfoje dubas, ke pli granda unueco en la uzado eblus, simple ĉar ĉiu lando havas sian propran administran strukturon. Tlustulimu (diskuto) 18:42, 8 apr. 2024 (UTC)Reply

Ĉu koordinatoj estu malaktivigeblaj? redakti

Saluton. Mi foje aldonis al alia informkesto, nome {{Informkesto organizaĵo}}, la eblon malaktivigi la koordinatojn. Por povi pli facile retrovi koncernajn artikolojn, mi hodiaŭ aldonis zorgigan kategorion por tio, nome Kategorio:Artikoloj kun malaktivigitaj koordinatoj. Ĉu ankaŭ {{Informkesto urbo}} havu ambaŭ trajtojn? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:37, 15 apr. 2024 (UTC)Reply

Ĝemelaj urboj kaj P190 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en Södertälje aperas "sen valoro" ĉe la ĝemelaj urboj. Tio ne estas utila, nek sciiga informo. Tial la informkesto eble ricevu aldonon, kiu kaŝas tion kaj eble eĉ aranĝas zorgigan kategorion. Kiun titolon havu tia kategorio? - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:07, 24 apr. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto urbo".