Clay Magalhães

brazila esperantisto

Clay MAGALHÃES (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1974) estas brazila esperantisto. Li estis volontulo en la kongresa fako de UEA ekde 1996 kaj kongresa oficisto ekde 2000. De 2003 ĝis 2022 li oficis kiel Konstanta Kongresa Sekretario.[1] Kiel KKS li kunordigis la laborpreparojn de Universalaj Kongresoj de UEA kaj aperis en ĉiuj urboj kie UK estis planata, por renkonti politikajn respondeculojn kaj la LKK-on.

Clay Magalhães
KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo)
KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo)
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1974 (1974-08-02) (49-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
De la 6a ĝis 12a de septembro vizitis Kubon, sinjoro Clay Magalhaes, konstanta kongresa sekretario de Universala Esperanto-Asocio en rilato kun la preparlaboroj de la 95ª Universala Kongreso venontjare en Kubo, kaj ankaŭ lige al la 43ª IILEI-konferenco kaj la 66ª Internacia Junulara Kongreso, ĉiuj okazontaj en nia lando.

Inter aliaj programeroj de la vizito, Clay konatiĝis kun la sidejoj de la IJK, ĉemara kampadejo Los Cocos, kaj la hotelo Canimao ĉe la rivero Canimar, en la provinco Matanzas je proksimume 100 kilometroj de Havano.

Li ankaŭ vizitis la kongresejon de la UK kaj efektivigis plurajn kontaktojn kun la lokaj organizantoj kaj institucioj de turismo, kulturo kaj flugkompanioj.

Okazis gazetara konferenco kunvokita de Ministerio de Kulturo kaj KEA. El tio sekvis raportoj de tutlandaj radiostacioj kaj la plej legata ĵurnalo de la insulo, kies nomo estas Granma, aperigis la novaĵon kaj informis pri la UK kaj Esperanto. Intervjuon de KKS en la hispana kaj portugala lingvoj estis elsendataj de Radio Havano Kubo kaj venontdimanĉe vi povos aŭdi lin en la esperantlingva elsendo de Radio Havano.

—Grupo amikema, Vizito de Clay Magalhaes al Kubo rilate al la preparlaboro de la 95a UK, 10/01/2009

Referencoj redakti

  1. Clay Magalhães: Ne plu KKS afiŝita en 15 julio 2022 de La Ondo de Esperanto esperante

Eksteraj ligiloj redakti