Ferenc Kolos Mayer

Ferenc Kolos Mayer [koloŝ majer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mayer Ferenc Kolos estis hungara-usonana kuracisto, patologo, medicina historiisto, oficiro. Lia nomo en Usono estis Claudius Francis Mayer.

Ferenc Kolos Mayer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1899 (1899-07-06)
en Eger
Morto 15-an de novembro 1988 (1988-11-15) (89-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary
Okupo
Okupo patologo • historiisto de medicino • bibliografo • armea kuracisto
vdr

Ferenc Kolos Mayer [1] naskiĝis la 6-an de julio 1899 en Eger. Li mortis la 15-an de novembro 1988 en Vaŝingtono.

Biografio redakti

Ferenc Kolos Mayer frekventis liceon, poste cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al la cistercianoj en Zirc kaj li plulernis en la cisterciana altlernejo en Innsbruck, kiun li interrompis pro la okazintaĵoj en 1919. Li hejmenvenis, forlasis la ordenon kaj li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1925. En tiuj jaroj li estis fama pri la imponaj lingvoscioj. Post la diplomo li estis patologo en instituto, poste en hospitalo, li ankaŭ okupiĝis pri historio de medicino. En 1930 li rondvojaĝis en Eŭropo helpe de stipendio. Hejmenveninta li ne povis esti profesoro pro la juna aĝo, tial li migris al Usono. Li tiam parolis 19 lingvojn, li redaktis medicinan gazeton inter 1931 kaj 1954. Dum la Korea milito li estis kuracisto-kolonelo, li mem trovis solvon kontraŭ speciala epidemia febro. Post la milito li estis ĉefkuracisto en hospitalo. En 1970 kaj 1983 li vizitis sian naskiĝlandon, eĉ li fondis fondaĵon. En 1974 li pensiuliĝis. Li ricevis hungaran memormedalon. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az orvostudomány története (1927, 1988)
  • Disinfected mail (1962)

Fontoj redakti