József Somkuthy [jOĵef ŝomkuti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somkuthy József estis hungara oficiro, ministro.

József Somkuthy [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1883 en Hungara reĝlando en Folt (nun en Rumanio). Li mortis la 18-an de oktobro 1961 en Vaŝingtono.

Biografio redakti

József Somkuthy frekventis soldatan lernejon, li iĝis leŭtenanto en 1903. Inter 1907 kaj 1910 li plulernis en Vieno, poste li servis en supera armea stabo, same dum la 1-a mondmilito. En 1920 li aliĝis al la nacia armeo. Li ricevis taskojn en la supera stabo. En 1936 li iĝis ministro, sed post monatoj pro morto de Gyula Gömbös la kabineto ne plu funkciis, tial li retiriĝis.

Fontoj redakti