Jorge Luis Gutiérrez

meksika esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jorge Luis GUTIÉRREZ, estas meksika esperantisto kiu naskiĝis en la 24-a de julio 1953, en Meksikurbo.

Jorge Luis Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1953 (1953-07-24) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li lernis esperanton en 1968 kaj tuj poste aliĝis al Meksika Esperanta Junularo, kie li aktivis ĝis 1971, kiam la organizaĵo perdis la sidejon kiu estis pruntedonita de registara instanco.

En 1978 li eldonis hispanligvan tradukon de Bazaj faktoj pri la lingvo internacia, de Ivo Lapenna kaj ankaŭ partoprenis la Unuan Seminarion por Instruistoj, organizita de MEJ en la urbo Oastepeko.

En 1981 li ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson, organizita de MEJ ankaŭ en Oastepeko.

En 1983, li partoprenis la preparajn kunsidojn de la Meksika Asocio por la Progresado de Internacia Lingvo (MAPIL), en kiu, tamen, li ne partoprenis. Tiun jaron li komencis eldoni la bultenon Ni ĉiuj, kiu poste fariĝis la oficiala organo de Meksika Esperanto-Federacio (MEF).

En 1985 li prezentis diploman tezon, La lingva baro kaj kiel ĝin salti en kiu, post analizi la historian kaj politikan fonon en kiu aperis esperanto kaj priskribi ties historion, li pledas por la ĝenerala instruado de esperanto en la elementaj lernejoj. Danke al tiu tezo li ricevis diplomon kiel ĵurnalisto.

En tiu sama jaro, li eklaboris ĉe unu el la ĉefaj ĵurnaloj de Meksiko, Excélsior, kaj malproksimiĝis de la esperanto-movado.

En 1996 li denove aktivis en la movado: reeldonis la bultenon Ni ĉiuj, partoprenis en la fondkunveno de MEF kaj estis elektita ĝenerala sekretario. En novembro, la iniciatis la interretan paĝaron de MEF, ĉe www.esperantomex.org.

Por la sesa nacia kongreso, en 1998, li eldonis la antologion de meksika poezio Flor' kaj kanto, kies enhavon li tradukis kune kun Juan Jacobo Schmitter.

Li editoris la libron Tra l'okuloj de l' venkitoj, de D-ro Miguel León Portilla, en esperanta traduko de SCHMITTER. La eldono, fare de MEF, estis prezentita dum la Kvina Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazigita en Meksikurbo, 15-21 de aprilo, 2001.

Post la kongreso, li estis elektita prezidanto de MEF, postenon kiun li rezignis komence de 2003.

Nuntempe li loĝas en Kuernavako, 70 km sude de Meksikurbo.