Malprofunda kratero

(Alidirektita el Maaro)

Malprofunda krateromaaro (laŭ la germana Maar, kiu signifas "krateron") estas larĝa, bareliefa kratero kaŭzita per terakva erupcio, kiu estas eksplodo kaŭzita per kontakto de terakvo kun varma lafomagmo. La malprofunda kratero kutime estas plenigita per akvo formante relative malprofundan krateran lagon.

Malprofundaj krateroj Ukinrek, Alasko, la rezulto de 10-taga erupcio en 1977. Malprofunda kratero estas proksimume 300 m en diametro.

En multaj lingvoj nomo de la objekto estas maar, la vorto estas samradika kun vorto maro. La vorto maar venis de latina mare - "maro" tra loka germana dialekto (de Daun) kaj estis inventita kiel scienca termino per germana geologiisto en la 19-a jarcento.

Malprofunda kratero Truo-en-la-Tero, en Oregono en Usono.

Oni supozas ke malprofundaj krateroj estas formita pli supre de vulkanaj tuboj pro fortega elvolvaĵo de magma gaso aŭ vaporo; profunda erozio de malprofunda kratero supozeble devus eksponi la vulkanan tubon. Limigoj de amplekso de malprofundaj krateroj estas ekde 200 ĝis 6500 futoj diametre kaj ekde 30 ĝis 650 futoj profunde, kaj kutime ili estas plenigita per akvo formante naturajn lagojn. Plej malprofundaj krateroj havas malaltajn rondojn komponitajn de miksaĵo de partoj de vulkanaj rokoj kaj rokoj ŝiriĝinta de muroj de la vulkana tubo.

Malprofundaj krateroj estadas en la okcidenta Usono, en regiono Eifel de Germanio, kie ili estis originale priskribitaj, kaj en aliaj geologie junaj vulkanaj regionoj de la mondo. Truo Kilbourne kaj Truo de Hunt, proksime de El Paso en Teksaso estas malprofundaj krateroj. Lago Nyos en Kameruno en Afriko, konata pro saturiĝo je karbona dioksido, estas alia ekzemplo. Bonega ekzemplo de malprofunda kratero estas Zuni en Nov-Meksiko, malprofunda sala lago kiu okupas platan kratero de proksimume 6500 futoj en diametro kaj de 400 futoj profunda. Ĝia malalta cilindra rando estas komponita de pecoj de bazalta lafo kaj rokoj (grejso, argilardezo, kalkoŝtono) de la suba vulkana tubo, kaj ankaŭ hazardaj buloj de antikva kristalaj rokoj eligitaj de grandaj profundoj.

Referencoj redakti

greke Usona Geologia Katastro