Municipo

Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo

Municipo estas loka administra unuo, kiu kutime regas urbon aŭ alian specon de komunumo, aŭ iukaze plurajn urbojn, aŭ (malpli ofte) nur parton de granda urbo. La preciza signifo de la termino varias laŭ lando, ĝuste kiel plej multaj aliaj Esperantaj klasnomoj pri administraj unuoj, ekz. distrikto, prefektujo, provinco, kantono, departemento, ktp. Ofte oni konsideras la municipon kiel relative memstaran, kontraste al ordinaraj urboj. En multaj landoj, la municipo estas la malplej granda administra unuo kun demokratie elektitaj registoj.

Map of country subdivisions (municipalities).svg
Landoj en la mondo, kiuj havas municipojn kiel administrajn nivelojn.Malhelverde: unua administra nivelo; helverde: dua (aŭ pli malalta) administra nivelo

Ekzistas tendenco sub influo de naciaj lingvoj, uzi la vorton ĝenerale en la senco de "komunumo". Tio validas precipe por Ameriko, ankaŭ Japanio kaj Hispanio (en ĉi-lasta lando oni per tio krome strebas al pli klaran distingon al la t.n. "aŭtonomaj komunumoj"). Ĉu municipo kaj komunumo estas sinonimoj, aŭ ĉu ili estas oficiale distingaj unuoj, oni devas difini diverse laŭ la diversaj landoj.

Al la nocio de komunumo ligas ankaŭ plej multaj intervikioj.

La plej grandaj municipoj (laŭ surfaco) troviĝas en Kanado kaj Groenlando. Verŝajne la plej granda municipo en la mondo estas Avernasuaq en Groenlando, kiu estas pli granda ol Britio.

Historie, en la Romia regno oni donis la titolon municipo (latine municipium) al urboj, kiuj konservis sian propran juron, sed kies anoj posedis la romian civitanecon.

Municipoj (kaj komunumoj) kiel malaltnivelaj unuoj redakti

  • En Alĝerio, komunumo (commune) estas subdivido de distrikto (daïra, laŭvorte "cirklo" arabe), kiu envice estas subdivido de provinco (ŭilaja, laŭvorte "regata" arabe).
  • En Argentino, municipo (municipalidad) estas urbo, urbeto, aŭ komunumo, kiu estas subdivido de provinco. Ĉiu provinco organizas la municipojn en sia teritorio laŭ sia propra municipa regsistemo (municipio).
  • En Aŭstralio, municipoj (angle municipalities) estas subdividoj de la ŝtatoj kaj teritorioj.
  • En Aŭstrio, municipo (germane Gemeinde) estas subdivido de distrikto (Bezirk), kiu envice estas subdivido de federacia lando (Bundesland).
  • En Belgio, municipo (nederlande gemeente, france commune, germane Gemeinde) aŭ estas subdivido de provinco aŭ estas subdivido de la Brusela Ĉefurba Regiono.
  • En Bolivio, municipo (municipio) estas subdivido de provinco, kiu estas subdivido de departemento.
  • La nacio Bosnio kaj Hercegovino estas apartigita en tri (pli-malpli aŭtonomajn) partojn: Distrikto Brcko, la Serba Respubliko (kiu ne estas Serbio), kaj la Federacio Bosnio kaj Hercegovino. Municipo (općinaopština) estas
    • aŭ subdivido de kantono (kanton) en la Federacio,
    • aŭ rekta subdivido de la Respubliko.
  • En Brazilo, municipo (município) aŭ estas subdivido de subŝtato (estado), aŭ estas la federacia distrikto.
  • En Ĉilio, municipo (municipalidad) estas unuo, kiu administras unu aŭ pli da komunumoj (comuna). Ĉilio havas regionojn (regiones), kies subdividojn oni nomas provincoj (provincia). La provincoj estas dividita en komunumojn, ĉiu el kiuj estas asignita al municipo por administrado. Plej ofte la municipo kaj la komunumo havas la saman nomon, sed la konstitucio de Ĉilio permesas, ke unu municipo povas administri pli ol unu komunumon.
  • En Ĉeĥio, municipo (obec) estas subdivido de regiono (kraj).
  • En Danio, komunumo (kommune) estas subdivido de regiono (regioner). Kantonoj (amter) ne plu ekzistas en Danio ekde la 1-a de januaro, 2007.
  • En Domingo municipo (municipio) estas subdivido de provinco.
  • En Estonio, municipo (omavalitsus) estas la plej malgranda subdivido; municipoj havas du specojn: urboj (linnad) kaj paroĥoj (vallad, kiuj estas kamparaj municipoj). Super la municipoj estas la 15 disktrikoj.
  • En Filipinoj, municipo (bayan) estas urbo kun demokratie elektita administristaro inkluzive de urbestro, kaj ĝi estas parto de provinco (lalawigan) — krom la sendependa municipo Pateros, Metro Manila en la Nacia Ĉefurba Regiono. Municipo konsistas el pli malgrandaj subdividoj nomataj "barangay".
  • En Finnlando, komunumo (kunta / kommun) kunlaboras kun proksimaj komunumoj en la regiono (seutukunta / region) kaj provinco (maakunta / landskap); la provinco envice ĝis la jaro 2009 estis subdivido de unu el la 6 gubernioj (lääni / län). Komunumo rajtas nomi sin "urbo" (kaupunki / stad).
  • En Francio, komunumo (commune) estas subdivido de departemento (département), kiu estas subdivido de regiono (région).
  • En Germanio, komunumoj (Gemeinde), urboj (Stadt), kaj grupigitaj municipoj (Verbandsgemeinde, Samtgemeinde, Amt) estas subdividoj de la distriktoj (Kreis), kiuj estas subdividoj de la federaciaj landoj (Bundesländer).
  • En Grekio, municipo (aŭ demoi kun malgranda loĝantaro; aŭ koinotetes, komunumo) estas subdivido de prefektujo (nomos), kiu estas parto de unu el la 13 "periferioj" (Περιφέρειες, perifereies).
  • En Haitio, komunumo (commune) estas subdivido de arondismento (arrondissement), kiu estas subdivido de departemento (département).
  • En Honduro, municipo (municipio) estas subdivido de departemento (departamento).
  • En Hungario, municipo (települési önkormányzat) estas subdivido de departemento (megye). Iuj grandaj urboj estas ekster la departementoj kaj havas departementajn rajtojn.
  • En Israelo, lokaj (setlejecaj) kaj regionaj (rurala) konsilioj (hebrea Moaca, מועצה), kiuj estas parto de distrikto (Maĥoz, מחוז). La hebrean terminon "Moaca" oni uzas por indiki urbodomon sed ankaŭ administrajn subdividaĵoj de grandaj komunumoj. En 2021 funkciis 122 lokaj kaj 54 regionaj konsilioj en la tuta teritorio de Israelo kaj la okupitaj teritorioj en la Cisjordanio.
  • En Italio, komunumo (comune) estas parto de provinco (provincia), kiu estas subdivido de regiono (regione). La italan terminon "municipio" oni uzas por indiki urbodomon, sed ankaŭ administrajn subdividaĵoj de grandaj komunumoj, ekz. Romo.
  • En Japanio, municipo (市町村 [ŝi-ĉō-son]) povas esti urbo (市 [ŝi]), urbeto (町 [ĉō]), vilaĝo (村 [mura]), aŭ kvartalo (区 [ku]), kaj ĝi estas subdivido de prefektujo (kiu ankaŭ havas du specojn de ne-municipaj subdividoj: distrikto kaj subprefektujo). Prefektujo (都道府県 [to-do-fu-ken]) estas subdivido de regiono.
  • En Kanado, municipo povas esti urbo, urbeto, kantono (county), aŭ "regiona municipo" (regional municipality, kiu estas aŭ municipo super pluraj municipoj, aŭ alia speco de municipo en Kebekio, Nov-Skotio, aŭ Ontario). Ankaŭ apartajn regionojn en Saskaĉevano kaj Manitobo oni nomas "kamparaj municipoj" (rural municipalities), dum samtipajn lokojn en Alberto oni nomas "municipaj disktriktoj" (municipal districts) kaj en Brita Kolumbio "distriktaj municipoj" (district municipalities). Municipoj estas oficiale agnoskitaj de la registaro de sia provinco aŭ teritorio.
  • En Kenjo, municipo estas unu el la kvar specoj de "lokaj aŭtoritatoj" (urbo, municipo, urbeto, kaj kantono). Preskaŭ 50 urboj Kenje havas municipan statuson (nur unu, ĉefurbo Najrobio, estas "urbo" oficiale, kaj tiu urbo ankaŭ havas provincajn rajtojn). La lokaj aŭtoritatoj (krom Najrobio) estas sub la distriktoj (ŭilaja), kaj distrikto estas subdivido de provinco (mkoa).
  • En Kolombio, municipo (municipio) estas subdivido de departemento (departamento). Departementoj ankaŭ povas esti subdividitaj en "kunregimentojn" (Corregimientos) kaj "promenejojn" (Veredas), laŭ la Konstitucio de Kolombio.
  • En Kroatio, municipo (općina) estas subdivido de distrikto (županija).
  • En Latvio, kampara municipo (unuope novads, plure novadi) estas subdivido de distrikto (unuope rajons, plure rajoni). Kampara municipo kutime konsistas el pli malgrandaj unuoj nomataj paroĥoj (unuope pagasts, plure pagasti). La urboj havas apartan econ, samnivele kiel la distriktoj.
  • En Libano, municipo estas subdivido de distrikto (Qadaa), kiu estas subdivido de gubernio (Muhafazah).
  • En Litovio, municipo (savivaldybė, laŭvorte "memadministrejo") estas subdivido de la ŝtato, ĝis julio 2010 grupigitaj en dek distriktoj (apskritis). La municipoj povas esti aŭ urbaj aŭ regionaj, kaj ambaŭ specoj estas plu subdividitaj en pli malgrandajn unuojn (seniūnija).
  • En Luksemburgo, komunumoj estas la plej malgrandaj subdividoj. Ĉiu komunumo estas sub kantono, kiu estas sub unu el la tri provincoj.
  • En Meksiko, municipo (municipio) estas subdivido de subŝtato (estado). Subdistrikto (delegación) estas administra subdivido de la federacia distrikto Meksikurbo.
  • En Nederlando, municipo (gemeente) estas subdivido de provinco (provincie). Urbo kaj municipo ne samas.
  • Ĉiuj partoj de ĉeftera Nov-Zelando estas aŭ parto de urbo (city) aŭ parto de distrikto (district, ĝenerale kampare). La termino "municipo" (municipality) maloftiĝas en Nov-Zelando ekde ĉirkaŭ 1979 kaj ne plu havas ian oficialan statuson.
  • En Nikaragvo, municipo (municipio) estas aŭ subdivido de departemento (departamento) aŭ unu el la du Aŭtonomaj Regionoj, Región Autónoma del Atlántico Norte kaj Región Autónoma del Atlántico Sur.
  • En Norvegio, komunumo (kommune) estas parto de provinco (fylke). Troviĝas 431 komunumoj en Norvegio (2006).
  • En Peruo, municipo (municipio) estas alia termino por distrikto (distrito), kaj ĝi estas la plej malaltnivela administra divido. Ĝi estas parto de provinco (provincia), kiu estas parto de departemento (departamento). Ekde 2002 la departementoj nun estas nomataj regionoj (región).
  • En Pollando, municipo (gmina) estas parto de distrikto (powiat), kiu estas parto de provinco/vojevodio (województwo).
  • En Porto-Riko, municipo (municipio) estas urbo aŭ urbeto kun demokratie elektita administristaro, inkluzive de urbestro.
  • En Portugalio, municipo (município) estas rekte balotita loka aŭtoritato, kiu ĝenerale konsistas el ĉefa urbo kun ĉirkaŭantaj vilaĝoj, kaj havas vastajn tieajn administrajn potencojn. Ĝi ankaŭ estas subdivido de distrikto (distritos), sed Portugalio reorganizas sin kaj la distriktoj malaperos estontece.
  • En Rumanio, municipo (municipiu) estas urbo kun speciala oficiala statuso -- ankaŭ ekzistas urboj kaj urbetoj sen statuso de "municipo". Komunumo (comună) estas administra divido por regionoj ekster urboj. Super tiuj estas la distriktoj (judeţe).
  • En Rusio municipo (муниципальное образование) estas jura termino indikanta ĉian memregan (t.e. posedantan elektitan estr[ar]on) administran subunuon de federa unuo (de subŝtato).
  • En Serbio, municipo (opština) estas subdivido de distrikto (okrug). Ĉefurbo Beogrado estas "distrikta urbo".
  • En Slovakio, municipo (obec) estas subdivido de distrikto (okres). Troviĝas 2891 municipoj en la lando.
  • En Sud-Afriko, distriktaj municipoj (distriksmunisipaliteite) kaj urbaj municipoj (metropolitaanse munisipaliteite) estas subdividoj de la provincoj, kaj lokaj municipoj estas subdividoj de distriktaj municipoj.
  • En Svedio, komunumo (kommun) estas parto de gubernio (län).
  • En Svislando, komunumo (Gemeinde / comune) estas parto de distrikto (Bezirke), kiu estas subdivido de kantono. Komunumojn difinas kantona leĝo.
  • En la Unuiĝinta Reĝlando, municipon oni administras laŭ oficialaj politikaj limoj, kiel en la Pli Granda Regiono Belfasto (Greater Belfast area) en Nord-Irlando kaj la Pli Granda Regiono Londono (Greater London area), kiuj ampleksas pli ol la urbojn de Belfasto kaj Londono respektive.
  • En Usono, la unuoj, kiuj havas oficialan statuson de "municipo" (municipality), kaj la preciza senco de tiu termino, varias laŭ ŝtato. Ofte, la ŝtato estas dividita en kantonojn (counties), kaj la kantonoj administras regionojn ekster tiuj urboj, kiuj estas sufiĉe grandaj por sin administri. Tiuj memadministrantaj urboj estas municipoj, aŭ muncipaj regionoj (municipal areas). Tamen la kantonoj ofte havas ian administran funkcion en la municipoj ankaŭ. Plue, iukaze urbego estas pli granda ol unu kantono, ekz. Nov-Jorko ampleksas kvin kantonojn, kiuj do iasence estas administraj subdividoj de tiu municipo.
  • En Venezuelo, municipo (municipio) estas aŭ divido de ŝtato (estado), aŭ subdivido de la Ĉefurba Distrikto Karakaso.

Municipoj (kaj komunumoj) kiel altnivelaj unuoj redakti

  • En Libio, municipo (ŝa-bijah) estas la plej alta administra unuo. Ekde la 1970-aj jaroj Libio ne plu havas guberniojn (muhafazah).
  • En Montenegro, komunumo (opština) estas la plej alta administra divido.
  • En la Popola Respubliko Ĉinio, rekte regata municipo (直辖市, pinjine: zhíxiáshì) estas urbo kun samnivela statuso kiel provinco: Pekino, Tianjin, Shanghai, kaj Chongqing. La municipo etendas preter la urbo mem -- ĝi ampleksas la ĉirkaŭantajn urbetojn, vilaĝojn, kamparojn, ktp.
  • En Nord-Makedonio, 84 municipojn (opštini; unuope, opština) oni establis en 2004 post nacia administra reorganizado. La municipo estas la plej alta administra unuo; la 8 pli grandaj regionoj ekzistas nur por statistikoj.
  • En Rumanio, municipo (municipiu) estas granda kaj grava urbo. Ekzistas 104 municipoj en Rumanio, dividitaj en tri niveloj: nula (plej granda/grava), unua kaj dua. En la unua nivelo estas unusola municipo — Bucureşti (Bukareŝto), en la dua estas 11 kaj en la tria 92.
  • En Slovenio, municipo (občina) estas la ĉefa loka administra unuo. Ekzistas 212 municipoj, 11 el kiuj havas specialan "urban" statuson kaj plian aŭtonomecon.
  • En Tajvano, municipo (直轄市, transliterumite per sistemo Wade-Giles: chi-hsia-shih), estas urbo kun egala statuso kiel provinco: Tajpejo kaj Kaohsiung, same kiel ĉeftera Ĉinio.

Vidu ankaŭ redakti