La Montaro Nafusa (arabe جبل نفوسة) estas tavolŝtupa montaro en marbord-proksima regiono en nordokcidenta Libio.

Nafusa-montaro
montara sistemo
supermara alteco

980 m

Geografia situo 31° 52′ N, 11° 48′ O (mapo)31.864911.7933Koordinatoj: 31° 52′ N, 11° 48′ O (mapo) f4
Nafusa-montaro (Libio)
Nafusa-montaro (Libio)
DEC
Nafusa-montaro
Nafusa-montaro
Situo de Nafusa-montaro
Map
Nafusa-montaro
vdr
Topografio de Libio

Situo redakti

La Nafusa-montaro troviĝas en la Tripolitanio, unu el la tri historiaj grandprovincoj de Libio. Ĝi etendiĝas kiel plilongiĝo de la Dahar-montaro en Tunisio tra 350 km, de la tunisia limo ĉe Nalut tra Jafran, Garjan kaj Tarhuna ĝis al-Ĥums ĉe la Mediteraneo kaj finiĝas en la Dĵeffara-altebenaĵo ĉe la Saharo, (Hammada al-Hamra) en la sudo. Parto de ĝi kondukas sude al sabla, ŝtoneta dezertoj de Fessan.

Ĝi altas ĝis 850 m (plej alta monto estas 981 m) kaj tio ebligas la pli abundan pluvadon pro altiĝintaj nuboj kaj kio ebligas la agrikulturon sur la Dĵifara-ebenjaxo sen kostaj akvumadoj.

Historio redakti

Po la favoraj klimataj kondiĉoj, oni jam kultivis tie en la antikvo grenojn kaj olivarbojn. Pli granda evoluo okazis dum la romia regado, ekde la 1-a jarcento a.K.. La bonstato de la romia supra tavolo manifestiĝis en konstruado de multaj vilaoj en la montaro.

Ekde la islama konkero en la 7-a jarcento, la montaro Nafusa estis retiriĝa areo de la berberaj triboj. Tie fondis Abu l-Chattab al-Maafiri en la 8-a jc. imamaton de la ibaditoj kaj konkeris Kairuan en Ifriqiya. Ankaŭ hodiaŭ vivas tie grupoj de ibaditoj.