Sandra Elisabeth Saakaŝvili-Roelofs [RUlofs] naskiĝis la  23-an de decembro 1968(nun 1968-12-23) (55‑jara) en Terneuzen, estas la nederlanda edzino de la kartvela eksa prezidento Miĥail Saakaŝvili.

Sandra Roelofs
Persona informo
Naskonomo Sandra Roelofs
Naskiĝo 23-an de decembro 1968 (1968-12-23) (55-jaraĝa)
en Terneuzen
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoKartvelio vd
Partio Unuiĝinta Nacia Movado vd
Subskribo Sandra Roelofs
Familio
Edz(in)o Miĥeil Saakaŝvili vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi finstudis je la Instituto por Fremdaj Lingvoj en Bruselo kaj la Internacia Instituto pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. Ŝi laboris kiel kompania konsilantino ĉe kiu ŝi konsilis aliajn landojn pri investoj en Kartvelio. Krom ŝiaj laboroj kiel prezidentedzino ŝi establis multajn evoluhelpajn projektojn en Kartvelio kaj instruas la francan lingvon je la universitato de Tbilisi.

De 1998 ĝis komence de 2002 ŝi estis la asistantino de la honora konsulo de Nederlando en Tbilisi. Komence de 1998 ŝi fondis la Humanan Fondaĵon "Soco".

Dum kurso pri homaj rajtoj en 1993 en Strasburgo ŝi renkontis Saakaŝvili. La paro foriris al Novjorko. Sandra Roelofs laboras enTbilisi ĉe organizo por vaginfanoj. La geedzoj havas du filojn, Eduard kaj Nikoloz (Nika).

En marto 2005 aperis ŝia aŭtobiografio sub la titolo La unua damo de Kartvelio. La rakonto de idealistino (Amsterdamo 2005).

Krom la nederlanda lingvo, Sandra Roelofs parolas la francan, la anglan, la germanan, la rusan kaj flue la kartvelan.

En marto 2014 cetere la vikipediisto Thomas Pusch vigle interparolis kun ŝi kaj la tiam 8-jara pli juna filo Nika, hazarde renkontinte ŝin en trajno de Nederlando al Germanio.