Hutia movado

armita movado aperinta en norda Jemeno en la 1990-aj jaroj

La hutia movado (en la araba ٱلْحُوثِيُّون al-Ḥūthīyūn, per sistemo IFA al.ħuː.θiː.juːn, en la angla Houthi, per sistemo IFA ˈhuːθi), oficiale nomata Ansar Allah ( أَنْصَار ٱللَّٰه, ʾAnṣār Allāh, "Islamaj Subtenantoj") estas armita movado, kiu aperis el Sa'dah en norda Jemeno en la 1990-aj jaroj. La movado ricevis sian nomon ĉar ĝia fondinto devenas de la loka hutia tribo. Islamisme, la anoj apartenas al la Zajdismo, branĉo de ŝijaismo, kvankam la movado ankaŭ inkluzivas sunaistojn. Sub la gvidado de Hussein Badreddin al-Houthi, la grupo aperis kiel opozicio al la iama jemena prezidanto Ali Abdullah Saleh, kiun ili akuzis pri amasa financa koruptado kaj kritikis, esti subtenata de Saud-Arabio kaj Usono koste de la jemena popolo kaj la jemena suvereneco. Rezistante la ordonon de Saleh por lia aresto, Hussein estis mortigita en Sa'dah en 2004 kune kun kelkaj el liaj gardistoj fare de la jemena armeo, ekigante en Jemeno la hutian ribelon kiu estus origine ĉefe triba kaj regiona movado kiu kontraŭas la centran povon[1]. Ekde tiam, krom mallonga meza periodo, la movado estis gvidita de lia frato Abdul-Malik al-Houthi.

Hutia movado
emblemo
politika movado • politika organizaĵo • Specially Designated Global Terrorist
Komenco 1994 vd
Lando(j) Jemeno vd
Sidejo Saada
Ĉefestro(j) Hussein Badreddin al-Houthi • Abdul-Malik al-Houthi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la malbena slogano menciata en la teksto
Movadanoj protestas kontraŭ aeratakoj en septembro 2015

La movado altiras siajn anojn en Jemeno reklamante regionajn politik-religiajn aferojn en siaj amaskomunikiloj, inkluzive de la superreganta usona-israela konspira teorio kaj araba "konspitra kunagado". En 2003, la hutia slogano "Alaho bonegas, morto al Usono, morto al Israelo, malbeno al la judoj kaj venko por Islamo!", fariĝis la varmarko de la grupo. Movadaj oficialuloj tamen malaprobis la laŭvortan interpreton de la slogano. Plu ĝi batalas en Jemeno kontraŭ koalicio gvidata de Saud-Arabio.

La 14-an de septembro 2019 ministro pri energio de Sauda Arabio diris ke hutiaj atakoj kontraŭ ĝiaj naftominejoj duonigis la naftoproduktadon.

La 10-an de septembro 2020, la movado raportis pri sukcesa atako kontraŭ saudarabia ĉefurbo Rijado.

La 12-an de januaro 2024 Usono kaj Britio atakis militajn objektojn de hutioj en Jemeno.

Referencoj redakti

  1. (fr) comprendre les origines de la guerre au Yémen (kompreni la originojn de la milito en Jemeno), [arkivo], Lemonde.fr, la 7-an de aprilo 2016

Vidu ankaŭ redakti