Unuetaĝa Usono (ruse Одноэтажная Америка) estas verko fare de Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov eldonita en 1937 en Sovetunio. Preskaŭ samtempe aperis en Usono la anglalingva eldono, Little Golden America, tradukita de Charles Malamuth.

Одноэтажная Америка
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ilja Arnoldoviĉ Ilf, Eŭgeno Petroviĉ Petrov, Ilf kaj Petrov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1937
Ĝenro vojaĝa literaturo
vdr
Ilja Ilf (maldekstre) kaj Eŭgeno Petrov en 1932.
Tipa pejzaĝo de Usono el 1936, fotita de Ilja Ilf. La bildo aperigis samjare en la revuo Ogonjok.

Intrigo redakti

Kvarope ambaŭ kunaŭtoroj kaj geedzoj Adams el Novjorko en nova limuzino Ford traveturis Usonon de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj reen dum du monatoj, fine de 1935 ĝis komence de 1936.

Kvankam la vojaĝo en Usonon okazis delonge, nuntempa leganto ĝuos pro enhavo de la libro, ĉar en ĝi la kunaŭtoroj:

  • profunde kaj detale malkovras kutiman vivon de tiamaj usonanoj
  • venigas en la indianan vigvamon kaj la meksikian vilaĝon
  • eksplikas la antaŭpublikan spektaklon toreo okazintan en la ĉelima meksikia urbo Juárez

Somere de 2006 du famaj rusiaj ĵurnalistoj – akademiano Vladimir Pozner kaj juna Ivan Urgant kune kun usona verkisto Brian Kahn okazigis sian vojaĝon tra Usono laŭ spuroj de Ilf kaj Petrov. Februare de 2008 oni montris premieron de la filmo en rusia TV, kiu prezentis kutiman vivon de la nuna Usono kaj kelkajn ŝanĝojn okazintajn dum lastaj sepdek jaroj.

La libroj far Ilf & Petrov, unuvice Dek du seĝoj, La ora bovido kaj Unuetaĝa Usono ĝis nun allogas intereson de rusiaj kaj alilandaj legantoj.

Multe propagandis la verkojn de siaj “du patroj” filino de Ilf – Aleksandra Ilf (1935-2013), kiu sukcese laboris kiel redaktorino en la eldonejo kaj tradukis en la anglan.

En Esperanto redakti

Omaĝe al la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov, okazinta en 2003, oni tradukis la libron "Unuetaĝa Usono" en Esperanton el la rusa kaj enmetis tri tekstojn (ruse, angle, esperante) en Interreton. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol "Dek du seĝoj" kaj "La ora bovido", kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en 1937, aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo "Little Golden America".

[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. *[1] tri tekstoj de la libro Unuetaĝa Usono ruse, angle, esperante kun bildoj

Eksteraj ligiloj redakti