Varma punkto

vulkana regiono

Varma punkto (aŭ varma makulo) en geologio estas loko de la tera (aŭ planeda) surfaco, kie, pro ankoraŭ nun malbone konataj kaŭzoj, manifestiĝas konstanta vulkanismo.

Mapo de la ĉefaj varmaj punktoj sur Tero.
La litosfero ŝoviĝas maldekstren (blua sago) supre de varma punkto, kaj nova vulkano aperas.

La teraj varmaj punltoj estas rigarditaj kiel surfacaj spuroj de pli malpli fiksaj lokoj de la termantelo, rilative pli varmaj ol aliaj regionoj je sama profundo. Pro tio, la ĉeestantaj materialoj estas malpli densaj kaj emas leviĝi (laŭ la principo de Arkimedo); tio, kiu estigas diapiron, tie estas supreniro de la mantela materio sub forme de plumtufo, kiu fluidiĝas pro malkunpremiĝo je profundo de 100 km, iĝante bazalta magmo.

Tiu magma leviĝo povas trabori la litosferon, naskante vulkanon. Pro la kontinenta drivo, unu varma punkto kreas vicon da vulkanoj sur la litosfero, kiu pasas super de ĝi.

La kialoj, pro kio iuj lokoj de la mantelo estas pli varmaj estas nekonataj. Iuj supozas, ke estas ie akumulaĵoj da radiaktiva materio. Aliaj elvokas alfrapojn de meteoritoj.

Elsteraj ligoj redakti