Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio
(Alidirektita el Vikipedio:Enkonduko)
 
bonvenon
indekso · kategorio · premioj · portalejo · helpo
 
Bonvenon! Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio: principoj kaj kiel aktive kontribui al la libera enciklopedio Vikipedio. WIKIPEDIA ekestis en januaro 2001 kaj ankoraŭ en la sama jaro fondiĝis VIKIPEDIO, la esperantlingva versio. Registriĝi estas facile, sed necesas koni kelkajn bazajn sciojn.
Bonvenon en la Vikipedio en Esperanto !
MallongigoVP:SAL
Bonvenon al Vikipedio! Sekvu la plej lastajn ŝanĝojn en la Vikipedio per tiu paĝo. Venu kundiskuti pri ĉiuj aspektoj de la projekto en la Diskutejo.
Utile povas esti legi ĉi tiujn paĝojn: Oftaj demandoj, Konsiletoj (aparte Nomoj de titoloj kaj Neŭtrala vidpunkto), kaj Oftaj vikipediaj eraroj.
Bonvenon al Vikipedio!
Se vi volas, ke la Vikipedio sukcesu, tre gravas ke vi ne aldonu materialojn, kiujn oni ne laŭleĝe rajtas aldoni pro kopirajto. La leĝa respondeco vere povus malhelpi la projekton, do bonvolu ne fari tion.
20000 artikoloj pasis! Nun estas 305 424 artikoloj. −55 424 ĝis 250 000 . Kuraĝon al ĉiuj!
Se vi bezonas helpon ĉe la kreado de ŝablono, bonvolu skribi ĝin en la diskutopaĝon de la ŝablona projekto.
Ĉu okazis nuntempe iu grava evento en via lando aŭ en la mondo? Venu kaj informu pri tio, vi povas aldoni la aktualaĵojn tie ĉi.
Helpo: Mallongigoj: N = Nova artikolo; e = Eta ŝanĝo; R = Robota redakto; ! nereviziita artikolo; redaktu ĉi tiun paĝon
KUNLABORAĴOJ
DEZIRATAJ ARTIKOLOJ
Mango (EN) (IT)
(redaktu Deziratajn artikolojn)
MATURIGINDAJ ĜERMOJ
artmetio blindeco Brahmano Bulgario farmacio farmakologio Gerald Tucker Ian Tarrant Ileana Schrøder Ilja Ostrovskij inspektoro Istrorumana lingvo kobro Meteoro de Ĉeljabinsk mondkoncepto spionado vendejo Universitato de Varsovio Jacek Malczewski Toshiba vektora rapido Bieno Tezaŭro Karakorumo Tertremo de Piĉilemo (2010) (EN) Clay Magalhães - nuna Konstanta Kongresa Sekretario
(redaktu Maturigindan ĝermliston)
DISKUTINDAJ ARTIKOLOJ
Proponoj por elstaraj artikoloj

Proponoj por legindaj artikoloj

Proponoj por ekslegindigi:
Artikolo de la semajno:

Kunlaboraĵo de la semajno:
Mary May Simon

Traduko de la semajno:
> kontrolu
Proponoj por forigendaj artikoloj; Aktualaĵo de la Ĉefpaĝo
(
redaktu Diskutindajn artikolojn)
Principoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikipedio:Kvin principoj.
Vikipedio estas libera enciklopedio. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, t.e. vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.
Krom tio,
Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:
Du virinoj legas artikolon pri Albert Einstein en la angla Vikipedio.
Vi rajtas kontribui sen registriĝo, tamen ni tre rekomendas registriĝon. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki ion al vi. Vi rajtas registriĝi sub pseŭdonimo, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:
Kiam vi kreas novan artikolon, zorgu pri tio, ke enestu almenaŭ tri frazoj; legu sube pri la minimumaj kriterioj por nova paĝo.
La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio.
Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj
La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Fine de 2008 ĝi havis la 22-an lokon inter la diverslingvaj versioj, kio supozeble restos dum iom da tempo. Nun (28-a de oktobro 2021) ĝi havas 305 424 artikolojn. Ankaŭ vidu ĉe Internacia Vikipedio kaj la kutime relative aktuala anglalingva listo de vikipedioj. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn - aŭ almenaŭ bone uzeblajn artikolojn, kiuj plenumas la minimumajn kriteriojn.
La Vikipedio estas grava por Esperantujo:
Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio.
Unuopaj aferoj
Registriĝi
Du virinoj legas tekston en libro.
Vi povas redakti sen registriĝi, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediistaj konto, nomo kaj paĝo (senpage). Post registriĝo vi povas ensaluti.
Elektu vikipediistan nomon (ankaŭ nomata "salutnomo"). Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon (kiel faras multaj). Vi respektu la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion.
Redakti artikolon
Se vi vidas artikolon kiun vi dezirus plibonigi, vi bonvenas klaki la ligilon "redakti", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon, aŭ ekzemple verki novan alineon. Simple faru simile kiel la teksto, kiun vi jam vidas, kaj rigardu la rezulton unue helpe de la "​Antaŭrigardo​"‑butono. Por pli komplikaj aferoj, estas preferinde, ke vi iomete lernu pri la reguloj de Vikipedio. Ĉiam helpas rigardi en aliaj artikoloj, kiel viaj kolegoj atingis iun difinitan rezulton.
Uzi la diskutpaĝon
Ĉiu artikolo havas propran "diskuto"‑paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"‑paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.
Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi tion kio jam estis skribite en la diskutpaĝo.
Minimumaj kriterioj por nova paĝo
Kiam vi kreas novan paĝon, tiam prefere tuj aŭ post kelkaj minutoj enmetu almenaŭ tri frazojn, unu internan ligilon kaj enmetu en unu kategorion. Tiam la nova paĝo nomiĝas ĝermo. Se vi enmetas malpli da teksto, eventuale iu opinias vian novan paĝon forigenda; tio celas gardi bazan kvalitonivelon de la vikipedio. Por eviti problemojn prefere legu, kiaj artikoloj estas forigendaj - kaj evitu, ke via artikolo estas ekzemple tro mallonga aŭ "ne-enciklopedia".
Vidu ankaŭ
Helpo:Enhavo
Laste redaktita je 24 maj. 2021, 07:36
Vikipedio
La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 3.0, se ne estas alia indiko.
Regularo pri respekto de la privateco
Uzkondiĉoj
Labortablo
 Ĉefpaĝo Hazarde  Ĉirkaŭe  Ensaluti  Agordoj  Donaci  Pri Vikipedio  Malgarantioj
LingvoAtentiRedakti