Vulkano (itale Vulcano) estas itala dramo-filmo de 1950 reĝisorita de William Dieterle kaj ĉefrole Anna Magnani, Rossano Brazzi kaj Geraldine Brooks. "Vulcano" estis filmita surloke sur Salina insulo, en la Eolaj Insuloj, kaj en la urbo Mesino en Sicilio. Kaj vulkano rolas kiel fono.

Vulkano
filmo
Originala titolo Vulcano
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1950
Ĝenro filma dramo
Kameraado Arturo Gallea
Reĝisoro(j) William Dieterle
Produktisto(j) Panaria Film
Scenaro Vitaliano Brancati • Mario Chiari • Victor Stoloff • Piero Tellini
Loko de rakonto Sicilio
Muziko de Enzo Masetti
Rolantoj Anna Magnani • Rossano Brazzi • Geraldine Brooks • Eduardo Ciannelli • Enzo Staiola • Marcello Gatti • Rosina Galli
IMDb
vdr

Kelkaj vidis en tiu filmo venĝaĵon de Anna Magnani kontraŭ sia amanto tiutempe, la itala kinoreĝisoro Roberto Rossellini kiu elektis Ingrid Bergman por ĉefroli en sia filmosigno pri geedziĝo, anstataŭ ŝin. Rossellini faris sian filmon Stromboli sur la proksima vulkana insulo Strombolo samtempe kiam Vulkano fariĝis en Salina.

Ambaŭ filmoj estis filmitaj en similaj lokoj en la Liparaj insuloj nur 40 kilometrojn distance; ambaŭ aktorinoj ludis sendependajn rolojn en novrealismo; kaj ambaŭ filmoj estis filmitaj samtempe.