Zajdismo estas branĉo de ŝijaismo ene de Islamo kiu naskiĝis en la 8-a jarcento.

Zajdismo
religia subgrupo
Komenco 8-a jarcento vd
Fondinto(j) Zayd ibn Ali vd
vdr

Ili agnoskas la unuajn kvar imamojn samkiel la aliaj ŝijaisitoj sed ne la kvinan, Muhammad al-Baqir, por kiuj la kvina estas Zajd ibn Ali, lia frato, kiu ekigis ribeliĝon kontraŭ la umajadoj (740). Nuntempe zajdanoj loĝas en la nordo de Jemeno (kie ili plimultas) kaj en Sauda Arabio.

Ĝi estas la malpli radikala branĉo kaj plej proksima al sunaismo el la ŝijaistoj, ĉar ili ne kredas ke la imamo estas gvidata de Dio (kaj pro tio neerara).