Levita pugno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentrita simbolo de Levita pugno

La levita pugno estas simbolo de solidaro kaj subteno.[1] Ĝi estas uzata ankaŭ kiel saluto por esprimi unuecon, forton, defion aŭ reziston. La saluto datas el antikva Asirio kiel simbolo de rezisto antaŭ violento. Levita pugno estis uzata kiel logoo fare de Industrial Workers of the World[2] en 1917. La grafikan simbolon estis popularigita inter aliaj en 1948 fare de la Taller de Gráfica Popular, printejo en Meksiko kiu uzis arton por helpi la revoluciajn socialajn ideojn.[3] Tiu simbolo estis prenata kaj uzata tutmonde de tre diversaj grupoj luktantaj kontraŭ subpremado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Every Movement Needs a Symbol: Enter The Wisconsin Fist of Solidarity
  2. Joyce L. Kornbluh, Solidarity, 1917; Rebel Voices: An IWW Anthology, Charles H. Kerr Publishing, 1998
  3. Meksikaj afiŝoj pri sociaj kaj edukaj temoj. Arkivita el la originalo je 2007-05-05. Alirita 2012-06-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]