Administracia juĝistaro en Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Italio la administracia juĝistaro dividiĝas en du nivelojn:

  • la regionajn administaciajn tribunalojn;
  • la Ŝtata Konsilio (Consiglio di Stato).

La Ŝtata Konsilio lastinstance verdiktas pri la apelaciaĵoj el la regionaj tribunaloj. La regado fariĝas super ĉiaj decidoj de la ŝtataj aŭ lokaj administraciaj aŭtoritatoj.

La Ŝtata Konsilio rolas ankaŭ kiel konsilanto. Opiniojn donas kvar administraciaj sekcioj. Tiuj opinioj estas devigaj i.a. pri la projektoj de ministraj aŭ prezidentaj reglamentoj, la de ministroj preparitaj kontraktoj aŭ interkonsentoj kaj la eksterordinaraj juĝrimedoj al la respublika prezidento. Okaze de malkonsento inter la registaro kaj la Ŝtata Konsilio, la koncerna ministro alvoku al la Ministrara Konsilio, kiu sola povas decidi ne sekvi la opinion de la Ŝtata Konsilio.