Heŭristiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En nuntempa lingvouzado heŭristiko plejofte referencas al la koncepto pri «instinkta nekonscia rezonŝparvojo» de la famaj psikologoj Daniel Kahneman kaj Amos Tversky.

Alie, la heŭristiko (de la greka heuriskein: trovi aŭ lerni) estas t.n. metoda scienco. Tio signifas ke oni sisteme laboras por fari malkovrojn.

Heŭristiko ankaŭ estas (praktika) regulo, kiu zorgas ke malpli operacioj necesas por solvo de problemo. En tiu senco ĝi estas pli konata kiel mnemonikaĵo aŭ memorhelpilo. Oni povas ankaŭ erare uzi heŭristikojn (ekz: famaj aŭ sukcesplenaj homoj pli rapide pravas ol nekonataj homoj). La plejmulton de la heŭristikoj ni uzas implicite (senkonscie).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]