eo.m.wikipedia.org
Natura Rezervejo Lageto Apojo
La Natura Rezervejo Lageto Apojo lokiĝas inter la departementoj Granado) kaj Masajo en Nikaragvo. Ĝi estis deklarita Natura Rezervejo en 1991 pro la Ministerio de medio kaj naturaj resursoj (hispane: Ministerio de ambiente y recursos naturales (MARENA)). Ĝi estas akvoloko el vulkana deveno.
Lageto Apojo
Historio
Laŭ la natura historio de Nikaragvo, la lageto Apojo formiĝis antaŭ 23 000 jaroj post la eksplodo de la vulkano Pra-Apojo kiu lasis la aktualan krateron Apojo. La indiĝenoj uzis la lageton por vivteni sin per fiŝkaptado.
Hidrografio
La lageto enhavas saletan akvon, ĝi ne havas gravajn alfluantojn. Somere la bordo retroiras ĉirkaŭ 10 metrojn kaj en la pluva epoko revenas al sia maksimuma nivelo. Laŭ mezuroj de INETER, la akvo-nivelo faliĝis 6 metroj dum la lastaj 20 jaroj kaj ĝia maksimuma profundeco estas 176 metroj.
Turismo
En la akvo kaj en la deklivo de la kratero oni praktikas diversajn sportojn, ekzemple: naĝado, breta velado, paraŝutado kaj marŝado inter aliaj.
Eksteraj ligiloj
Laste redaktita je 23 dec. 2015, 02:49
La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 3.0, se ne estas alia indiko.
Regularo pri respekto de la privateco
Uzkondiĉoj
Labortablo
ĈefpaĝoHazardeĈirkaŭeEnsalutiAgordojDonaciPri VikipedioMalgarantioj
LingvoAtentiRedakti