Propra nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Propra nomo[1] (latine nomen proprium) estas nomo apartenanta ekskluzive al iu aŭ io, ekz. geografiaj nomoj (Londono, Budapeŝto, Azoroj), ĉielobjektoj (Luno), registritaj firmanomoj, markonomoj (Microsoft, Nike), historiaj personoj Aleksandro la Granda ktp. Ili oponiĝas al ĝeneralaj komunaj nomoj el kiuj ili distingiĝas kiel partikulareco, tiele por Londono urbo, por Luno satelito ktp. Por marki tiun diferencon ili skribiĝas majuskle (kompreneble ĉe la unua litero), dum la komunaj nomoj minuskle.

Citaĵo
 Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia en tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. 
— L.L. Zamenhof, Esperantistische Mitteilungen, junio 1904; Lingvaj Respondoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. difino de "propra nomoZ en la artikolo nomo de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]