Vikipedio:Malgarantio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malgarantio pri ĝusteco de artikoloj

Tiu ĉi interreta enciklopedio estas verkata de la publiko. Kvankam preskaŭ ĉiu kunlaboranto provas serioze disponigi ĝustajn informojn, ne eblas tion garantii. Ĉiu kiu kredas esti kompetenta rajtas fari ŝanĝojn je la tekstoj. Ja evidenta eraro ĝenerale sufiĉe rapide de alia kunlaboranto estos rimarkita kaj korektita. Estas tendenco ke artikoloj pliampleksiĝas kaj plikorektiĝas. Ĉar: ju pli da okuloj, des malpli da eraroj.

Estas ĉiukaze konsilinde krom tiun ĉi enciklopedion ankaŭ konsulti aliajn referencverkojn aŭ librojn pri specifa fako. Atentu specife pri informoj kiuj estas verkitaj de pasiitaj ŝatantoj de certaj personoj, libroj, filmoj, ktp. Povas esti troigoj :-)

Ĉu vi rimarkas malĝustaĵon?

Se vi opinias tekstoparton malĝusta, vi rajtas libere ĝin korekti se vi certas. Se vi dubas kaj volas fari rimarkon pri la artikolo, tion vi povas fari en la diskutopaĝo kiun ĉiu artikolo enhavas. Nepre tion faru por helpi en la plibonigo de Vikipedio!

Respondeco

La volontuloj kiuj verkas tiun ĉi enciklopedion (tio estas la publiko, do ankaŭ vi) ne akceptas respondecon pri la ĝusteco de la donitaj informoj. Ili ne povas garantii ke la aŭtoro estis sufiĉe atentema verkante la artikolojn. Vi rajtas tutlibere uzi la informojn, sed proprariske.

Ekzistas uzantoj (administrantoj) kiuj havas kromajn eblecojn je teknika nivelo. Ili rajtas forigi paĝojn, protekti ilin kaj malebligi al uzanto la verkorajton. Estas eblecoj kiujn la ordinaraj kunlaborantoj ne havas. Tiu ĉi grupo de volontuloj ne estas la retejestroj de Vikipedio, sed vi povas ilin kompari kun domgardistoj de la enciklopedio. Estas plenuma funkcio. La ĉiutagan estradon de la Vikipedio praktike iniciatas la komunumo mem.

Laŭ jura vidpunkto la Wikimedia Foundation estas la sola fina respondeculo. Se laŭ vi estas iu problemo, unue kontaktu administranton de la esperantlingva Vikipedio. Eblas sendi plendo(j)n, en la angla lingvo, al adreso de Wikimedia Foundation.

Aŭtoraj rajtoj

Ĉiuj tekstoj en Vikipedio estas licencitaj laŭ la libera permesilo CC by-sa 3.0 Unported. Multaj tekstoj estas ankaŭ sub GFDL, se neniu elmetis en ilin verkon el ekster Vikipedio, kiu verko estas sub CC by-sa sed ne sub GFDL. Se vi mem rimarkas tekston kiu devenas de fonto kun alia aŭtorrajto, bv. tion sciigi aŭ mem ŝanĝi la tekston.

Aŭtoraj rajtoj de bildoj, fotoj, filmetoj kaj sono

Neteksta materialo ne ĉiam estas libera laŭ CC by-sa aŭ GFDL. Povas ekzisti limigo por ĝia uzo. La uzanto de Vikipedio devas pri tio mem atenti. Klakante je la materialo en Vikipedio vi povas ekscii pri la rajtoj. Se ne estas mencioj pri aŭtoraj rajtoj ĉe la materialo, gravas supozi ke tamen ekzistas rajtoj kaj ke la materialo ne rajtas esti uzata.

Vidu ankaŭ