Vi rajtas:
- Kunhavigi — kopii, distribui kaj transsendi la verkon
La verko devas esti kunhavigata:
-
Atribuite — Vi devas atribui la verkon en la maniero specifita de la aŭtoro aŭ permesinto (sed ne en kielo supoziganta, ke ili subtenas vin, vian laboron aŭ verkon).
Kion signifas "Atribui la verkon"?La paĝo el kiu vi venas enhavis enkorpigitajn permesilajn metadatenojn, inkluzivantajn ankaŭ informon, kian atribuon la kreinto deziras por reuzoj. Vi povas uzi ĉi tiun HTML por citi la verkon, kio enkorpigos metadatenojn en vian paĝon, tiel ke ankaŭ la aliuloj povos trovi la originan verkon. -
Nekomerce — Vi ne rajtas uzi la verkon por komercaj celoj.
-
Neŝanĝite — Vi ne rajtas aliigi la verkon, transformi ĝin aŭ krei devenaĵojn bazitajn sur ĝi.
Plue konsideru:
- Rezigno — La posedanto de la aŭtorrajtoj povas rezigni ĉiun ajn el la ĉi-antaŭaj kondiĉoj.
-
Aliaj rajtoj
—
La permesilo neniel influas la jenajn rajtojn:
- Vian rajton por justa uzo;
- La moralajn rajtojn de la aŭtoro;
- Eventualajn rajtojn de aliuloj aŭ por la verko mem aŭ por maniero de ties uzo, ekzemple publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.
- Atentigo — Por iu ajn reuzo aŭ distribuo, vi devas klarigi al la aliuloj la kondiĉojn de la permesilo por la verko. Ideale per ligilo al ĉi tiu retpaĝo.
La permesiloj Krea Komunaĵo anticipas, ke la permesinto iam povas konsenti kun rezigno pri iu kondiĉo, ekzemple pri la atribuo.
Ĉiuj jurisdikcioj ebligas sen permeso iaspecan limigitan uzon de la aŭtorleĝe protektataj verkoj. La permesiloj Krea Komunaĵo ne influas la rajtojn de la uzantoj, bazitajn sur ĉi tiuj aŭtorrajtaj limigoj kaj esceptoj, kiel ekzemple la justan uzon, kie ili estas aplikeblaj.
Aldone al la rajto de la permesintoj pretendi forigon de sia nomo el la verko, se ĝi estas uzata en devena aŭ kolekta verko kiun ili ne ŝatas, la aŭtorrajta leĝaro en plimulto da jurisdikcioj de la mondo (kun notinda escepto de Usono, kiu ebligas tion nur en tre specifaj cirkonstancoj) donas al la aŭtoroj la "moralajn rajtojn", kiuj povas iom kompensi damaĝon, se la devenaĵo prezentas "fiegan prilaboron" de la origina verko.
Publikigaj rajtoj ebligas al unuopulo kontroli, kiel lia voĉo, bildo ks. estas uzataj publike por komercaj celoj. Se la verko, disponebla laŭ permesilo Krea Komunaĵo, enhavas voĉon aŭ bildon de alia persono ol estas la permesinto, la uzanto de la verko verŝajne bezonos akiri permeson ankaŭ de tiu persono antaŭ uzo de la verko por komercaj celoj.