Creative Commons License Deed

Atribuite-Nekomerce-Neŝanĝite 3.0 Neadaptita (CC BY-NC-ND 3.0)

Vi rajtas:

La verko rajtas esti kunhavigata nur:

  • Atribuite Vi devas atribui la verkon en la maniero specifita de la aŭtoro aŭ permesinto (sed ne en kielo supoziganta, ke ili subtenas vin, vian laboron aŭ verkon).

    Kion signifas "Atribui la verkon"?
    La paĝo el kiu vi venas enhavis enkorpigitajn permesilajn metadatenojn, inkluzivantajn ankaŭ informon, kian atribuon la kreinto deziras por reuzoj. Vi povas uzi ĉi tiun HTML por citi la verkon, kio enkorpigos metadatenojn en vian paĝon, tiel ke ankaŭ la aliuloj povos trovi la originan verkon.
  • Nekomerce Vi ne rajtas uzi la verkon por komercaj celoj.

  • Neŝanĝite Vi ne rajtas aliigi la verkon, transformi ĝin aŭ krei devenaĵojn bazitajn sur ĝi.

Plue konsideru:

  • Rezigno — Ĉiuj el la ĉi-antaŭaj kondiĉoj estas rezigneblaj, se la posedanto de la aŭtorrajtoj konsentas kun tio.
  • Publikaĵo — La permesilo neniel influas la verkon aŭ ties elementojn en ŝtatoj, kie ili estas publikaĵo laŭ aplikebla leĝaro.
  • Aliaj rajtoj — La permesilo neniel influas la jenajn rajtojn:
    • Vian rajton por justaj trakto kaj uzo aŭ aliajn aplikeblajn aŭtorrajtajn esceptojn kaj limigojn;
    • La moralajn rajtojn de la aŭtoro;
    • Eventualajn rajtojn de aliuloj aŭ por la verko mem aŭ por maniero de ties uzo, ekzemple publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.
  • Atentigo — Por iu ajn reuzo aŭ distribuo, vi devas klarigi al la aliuloj la kondiĉojn de la permesilo por la verko. Ideale per ligilo al ĉi tiu retpaĝo.
Kion signifas "la kondiĉoj estas rezigneblaj"?

La permesiloj Krea Komunaĵo anticipas, ke la permesinto iam povas konsenti kun rezigno pri iu kondiĉo, ekzemple pri la atribuo.

Ekscii pli.

Kion signifas "Publikaĵo"?

Verko estas publikaĵo, se ĝi estas por ĉiu ajn libere uzebla ajnmaniere, sen limigoj devenantaj el aŭtorrajtoj.

Ekscii pli.

Kion signifas la "justa uzo"?

Ĉiuj jurisdikcioj ebligas sen permeso iaspecan limigitan uzon de la aŭtorleĝe protektataj verkoj. La permesiloj Krea Komunaĵo ne influas la rajtojn de la uzantoj, bazitajn sur ĉi tiuj aŭtorrajtaj limigoj kaj esceptoj, kiel ekzemple la justajn uzon kaj trakton, kie ili estas aplikeblaj.

Ekscii pli.

Kio estas la "Moralaj Rajtoj"?

Aldone al la rajto de la permesintoj postuli forigon de sia nomo el la verko, se ĝi estas uzata en devena aŭ kolekta verko kiun ili ne ŝatas, la aŭtorrajta leĝaro en plimulto da jurisdikcioj de la mondo (kun notinda escepto de Usono, kiu ebligas tion nur en tre specifaj cirkonstancoj) donas al la aŭtoroj la "moralajn rajtojn", kiuj povas iom kompensi damaĝon, se la devenaĵo prezentas "fiegan prilaboron" de la origina verko.

Ekscii pli.

Kio estas la "Publikigaj Rajtoj"?

Publikigaj rajtoj ebligas al unuopulo kontroli, kiel lia voĉo, bildo ks. estas uzataj publike por komercaj celoj. Se la verko, disponebla laŭ permesilo Krea Komunaĵo, enhavas voĉon aŭ bildon de alia persono ol estas la permesinto, la uzanto de la verko eble bezonos akiri permeson ankaŭ de tiu persono antaŭ uzo de la verko por komercaj celoj.

Ekscii pli.

Malgarantiilo
Malgarantiilo

La Popola Resumo ne estas permesilo. Temas nur pri praktika helpilo por klarigi la Juran Tekston (plenan permesilon) — pri facile komprenebla esprimo de kelkaj ĉefaj nocioj. Konsideru ĝin afabla interfaco por la Jura Teksto. La Resumo mem ne havas juran valoron kaj ĝia enhavo ne aperas en la efektiva permesilo.

La Krea Komunaĵo ne estas advokata firmao kaj ne provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Popola Resumo kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

Ĉi tio estas facile komprenebla resumo de la Jura Teksto (plena permesilo).